Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio
KEEU estas la Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio.
La 6-a okazis en aŭgusto de 2004 en Bilbao, Hispanio. Partoprenis ĝin 284 Esperantistoj el 24 landoj. La rezolucio de Bilbao interalie invitas EU-parlamentanojn establi interpartian grupon pri lingva egalrajteco. Okazis pluraj prelegoj, kulturaj programoj kaj ekskursoj. En la inaŭguro festprelegis pri la temo "Eŭropa Unuiĝo: Esperanto por multlingva mondo" Michael Cwik el Belgio. Aliaj prelegoj temis pri Historio de la vaska laborista movado (A. del Barrio), Vidpunktoj pri Eŭropa Unio el neunia lando (A. Nikolaeva); Juraj aspektoj pri la pligrandigo de Eŭropa Unio (Rafaela Urueña); Kian Eŭropon ni volas aŭ bezonas (Michael Cwik).
La 7-a okazis en julio/aŭgusto de 2007 en Maribor, Slovenio. Partoprenis ĉ. 256 Esperantistoj, inkluzive de 2 Esperantistaj membroj de Eŭropa parlamento (Margareta Handzlik de Pollando kaj Ljudmila Novak de Slovenio). Unuan fojon la kongreso havis nelingvan temon: Akvo.
La 8-a Eŭropa Esperanto-Kongreso okazis samtempe kun la 86-a Germana Esperanto-Kongreso de 28.05.-03.06.2009 en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. La ĉeftemo estis: "Esperanto por multkultura Eŭropo". Aliĝis pli ol 350 homoj el 28 landoj.
Enhavo |
[redakti] Nomoj de la kongresoj
La nomoj tre varias. La kongreso en Herzberg en 2009 nomiĝas laŭ la oficiala retpaĝo "8a Eŭropa Esperanto-Kongreso". Tiu en Maribor en 2008 ŝajne estis "7-a Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio". La antaŭa en Bilbao 2004 estis laŭ Eventoj "6-a Esperanta Eŭrop-Unia Kongreso (EEU-Kongreso)" kaj laŭ esperanto.ie "6-a Eŭropa Kongreso de Esperanto" aŭ "Sesa Eŭropa Esperanto-Kongreso" (esperanto.ie). La 5-a kongreso en Verono nomiĝas en la reto jen "Eŭropa Esperanto-Kongreso", jen "Eŭrop-Unia Esperanto-Kongreso", jen "Eŭropa Kongreso", jen "Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio".
[redakti] Pli fruaj "Eŭropaj Esperanto-Kongresoj"
Laŭ la Historio de EEU en 1973 okazis "Eŭropa Kongreso de Esperanto" en Luksemburgo. Laŭ la sama fonto tamen la unua "Eŭropa Esperanto-Kongreso" okazis en aprilo 1976 en Eindhoven (Nederlando). Ŝajne poste sekvis paŭzo ĝis en 1992 kunvenis la unua kongreso de EEU.
[redakti] Kongresoj de EEU ekde 1992
| KEEU | urbo | lando | aliĝintoj |
|---|---|---|---|
| 8-a KEEU dum 2009 | Herzberg am Harz | |
350 |
| 7-a KEEU dum 2007 | Maribor | |
256 |
| 6-a KEEU dum 2004 | Bilbao | |
284 |
| 5-a KEEU dum 2002 | Verono | |
x |
| 4-a KEEU dum 2000 | Oostende | |
x |
| 3-a KEEU dum 1997 | Stuttgart | |
x |
| 2-a KEEU dum 1995 | Parizo | |
pli ol 400 |
| 1-a KEEU dum 1992 | Verono | |
x |