Kongreso de Erzurum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉefaj rezolucioj de la kongreso, en la turka lingvo.

La Kongreso de Erzurum estis la unua asembleo de la turkaj naciismaj fortoj, de la 23-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 1919 en la anatolia urbo Erzurum, en orienta Turkio, laŭ la antaŭa ellasita cirkulero de Amasya. La kongreson partoprenis delegatoj el kvin orientaj provincoj (vilajeto) de la Otomana imperio, el kiuj multaj estis jam sub eksterlanda okupado. La 56 delegatoj el la vilajetoj de Bitlis, Erzurum, Sivas, Trabzon kaj Van kunvenis sub aŭspicioj de Mustafa Kemal kaj Kazım Karabekir kaj akceptis kelkajn gravajn iniciatojn, kiuj poste kondukis al la turka milito por la sendependeco. La kongreson partoprenis Rauf Orbay, posta unua ĉefministro de la Turka respubliko.

La generalo Kazim Karabekir ofertis sian 15-an armeon kaj ties 18.000 soldatojn.

La kongreso diskutis la armenajn kaj la grekajn teritoriajn postulojn. Oni elektis Mustafa Kemal prezidanto de la kongreso.

La ferma dokumento de la kongreso („nacia traktato”) deklaris la netuŝeblecon de la osmanaj limoj, ekzistantaj dum armistico de Mudros. Fondiĝis provizora registaro, kies estro iĝis Mustafa Kemal.

Tiun ĉi unuan asembleon sekvis la dua, la Kongreso de Sivas, en septembro, samjare.