Kongreso de Popolaj Deputitoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kongreso de Popolaj Deputitoj de Sovetunio laŭ la konstitucio de Sovetunio de la jaro 1977 post ties signifaj ŝanĝoj la 1-an de decembro 1988 estis la supera legislativa organo de Sovetunio kaj laŭ propono de la tiama ĝenerala sekretario de la Komunisma Partio de Sovetunio (KPSU), Miĥailo Gorbaĉovo, la 26-an de marto 1989 kadre de la reformoj de perestrojko kaj glasnosto unuafoje elektiĝis. La kongreso interalie havis la potencon, al la ŝtata prezidento de Sovetunio - kies posteno nur instaliĝis post plia konstitucia ŝanĝo la 14-an de marto 1990 - doni aŭ maldoni certajn kompetentecojn.

La Kongreso de Popolaj Deputitoj ampleksis 2250 delegitojn, kiuj elektiĝis laŭ la sekva kvorumo:

  • 750 delegitoj elektiĝis laŭ la balota sistemo por la Unia Soveto, kiu aplikiĝis inter la jaroj 1936 kaj 1988 (laŭ teritoriaj balotaj distriktoj).
  • 750 delegitoj elektiĝis laŭ la balota sistemo por la Soveto de Nacioj (en naciecaj, parte teritorie dividitaj balotaj distriktoj).
  • 750 delegitoj sendiĝis el "publikaj organizoj" kiel la ŝtata komunisma partio KPSU, ties junulara sekcio Komsomolo kaj sindikatoj. La balota leĝo antaŭvidis difinitan nombron por ĉiu organizo kaj lasis al la organizo kiel decidi pri la nomumo de la delegitoj.

Laŭ propra decido de la 5-a de septembro 1991 la Kongreso de Popolaj Deputitoj de Sovetunio prokrastigis venontan kunvenon ĝis nedifinita dato en la estonteco, kaj per la malfondo de la ŝtato Sovetunio la 26-an de decembro ankaŭ ĝi formale ĉesis ekzisti.

Kadre de la grandaj politikaj ŝanĝoj en pluraj respublikoj de Sovetunio inter la jaroj 1988 kaj 1991 la kongreso en pluraj rilatoj estis alia ol origine intencita de Miĥailo Gorbaĉovo kaj la partio KPSU. Ekzemple en la Litova Socialisma Soveta Respubliko la elektitaj naciaj kaj teritoriaj delegitoj (vidu la artikolon pri la sendependisma movado Sąjūdis) estis plejparte kontraŭaj al la ekzisto de Sovetunio kaj por plejeble rapida malaliĝo de Litovio el la komunisma ŝtata unio, en kiun la litovoj neniam per libera voĉdono jesis integriĝi - kaj en la aliaj du ŝtatoj de Baltio, do Latvio kaj Estonio, estis simile.

Sendepende de tiu Kongreso de Popolaj Deputitoj de tuta Sovetunio ekzistis ankaŭ samnoma Kongreso de Popolaj Deputitoj de la Rusa Soveta Federacia Socialisma Respubliko (RSFSR), kiu enkondukiĝis la 27-an de oktobro 1989 kaj unuafoje elektiĝis la 4-an de marto 1990. Ĝi funkciis ĝis la 21-a de septembro 1993, kiam la rusia prezidento Boris Jelcin per puĉo malfondis ĝin. Sekve de la nova rusia konstitucio de la 12-a de decembro 1993 ĝi anstataŭiĝis pere de la Federacia Asembleo de Rusio, konsistanta el la du parlamentaj ĉambroj Dumao kaj Federacia Konsilio.