SAT-Kongreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kongreso de SAT)
La fondintoj de SAT, Prago, 1921
La 18-a SAT-kongreso en Bruselo, 1938
Sovetia poŝtmarko okaze de VI Internacia Proletaria Esperanto-Kongreso

SAT-Kongreso estas kongreso organizata ĉiujare de Sennacieca Asocio Tutmonda. Ĝi taŭgas kiel renkontiĝo de la anaro kaj la simpatiantoj de la organizo. Ĝi kutime enhavas ankaŭ socipolitikajn debatojn, kulturajn erojn, turismajn vojaĝojn kaj distrajn aktivadojn.

Kiel unua kongreso estas konsiderata la kunveno kiun dum la Universala Kongreso de Esperanto en Prago en 1921 oni utiligis por krei la asocion. La ceteraj kongresoj estas sendependaj de la ceteraj renkontiĝoj, kvankam oni ofte uzas ilin por kunvenoj de Laboristaj Esperantistaj Asocioj.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Grava perioda okazaĵo en la SAT-vivo estas la ĉiujara kongreso. Ĝi donas la eblon de fruktodona interŝanĝo de opinioj, spertoj, ktp. inter diverslandaj SAT-anoj kaj prezentas por multaj membroj la solan okazon por parola interrilatado kun alilandanoj, krome ĝi estas impona pro manifestacio, montranta la forton de la laborista Esperanto-movado kaj la praktikan uzeblon de la lingvo.

En la unuaj jaroj oni alte taksis la moralan apogon de eminentuloj. Oni sukcesis atingi, ke famaj homoj akceptis la honorprezidon de la unuaj SAT-kongresoj kaj esprimante sian favoran opinion pri Esperanto, li havigis al la Esperantistaro valoran propagandan materialon. Iliaj eldiroj aperis tradukitaj en multaj naciaj gazetoj kaj estis legataj de centmiloj da homoj.

Listo de SAT-Kongresoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Urbo Lando Aliĝintoj Bildo
97 2024 Porto  Portugalio
96 2023 Kastelo Greziljono en Baugé-en-Anjou  Francio 55
95 2022 reta [1] Moskvo  Rusio 76
94 2021 reta el Bjalistoko  Pollando 111[2]
93 2020 reta 256[3]
92 2019 Barcelono  Hispanio 220[4]
91 2018 Kragujevac  Serbio 85[5]
90 2017 Seulo  Sud-Koreio 105
89 2016 Hercbergo ĉe Harco  Germanio 85[6]
88 2015 Nitro  Slovakio 64
87 2014 Dinano  Francio 145[7]
86 2013 Madrido  Hispanio 104
85 2012 Jalto  Ukrainio 93
84 2011 Sarajevo  Bosnio kaj Hercegovino 73
83 2010 Braŝovo  Rumanio 75
82 2009 Milano  Italio ĉ. 80
81 2008 Kazanlako  Bulgario 71
80 2007 Parizo  Francio 140
79 2006 Beogrado  Serbio 153
78 2005 Zagrebo  Kroatio ĉ. 80
77 2004 Bratislavo  Slovakio 140
76 2003 Ĉaŭdefono   Svislando 155
75 2002 Alikanto  Hispanio 150
74 2001 Nadjkaniĵo  Hungario 220
73 2000 Moskvo  Rusio 125
72 1999 Karlovaro  Ĉeĥio 178
71 1998 Odeso  Ukrainio 240
70 1997 Aŭgsburgo  Germanio 133
69 1996 Sankt-Peterburgo  Rusio 240
68 1995 Mariboro  Slovenio 150
67 1994 Straĵnico  Ĉeĥio 310
66 1993 Kazanlako  Bulgario 250
65 1992 Kaŭno  Litovio 617
64 1991 Bruselo  Belgio 165
63 1990 Linco  Aŭstrio 292
62 1989 Ilertiseno  Okcidenta Germanio 260
61 1988 Kampos-do-Ĵordao  Brazilo 128
60 1987 Bulonjo-ĉe-Maro  Francio 430
59 1986 Sankt-Kugato-de-Valoj  Hispanio 190
58 1985 Amersforto  Nederlando 260
57 1984 Bordozo  Francio 260
56 1983 Linco  Aŭstrio 185
55 1982 Iisalmo  Finnlando 237
54 1981 Bazelo   Svislando 300
53 1980 Rijeko  Jugoslavio 380
52 1979 Svanviko  Britio 310
51 1978 Lekturo  Francio 272
50 1977 Aŭgsburgo  Okcidenta Germanio 251
49 1976 Gotenburgo  Svedio 301
48 1975 Hago  Nederlando 300
47 1974 Bergamo  Italio 330
46 1973 Toronto  Kanado 208
45 1972 Kuopio  Finnlando 300
44 1971 Parizo  Francio 502
43 1970 Aŭgsburgo  Okcidenta Germanio 360
42 1969 Novi-Sado  Jugoslavio 250
41 1968 Utreĥto  Nederlando 347
40 1967 Malmo  Svedio 407
39 1966 Svanviko  Britio 310
38 1965 Karlsruho  Okcidenta Germanio 447
37 1964 Narbono  Francio 300
36 1963 Hamburgo  Okcidenta Germanio 263
35 1962 Vieno  Aŭstrio 465
34 1961 Gento  Belgio 374
33 1960 Arhuzo  Danio 355
32 1959 Dortmundo  Okcidenta Germanio 425
31 1958 Helsinko  Finnlando 254
30 1957 Roterdamo  Nederlando 590
29 1956 Beogrado  Jugoslavio 489
28 1955 Linco  Aŭstrio 650
27 1954 Nancio  Francio 480
26 1953 Ŝefildo  Britio 185
25 1952 Duseldorfo  Okcidenta Germanio 622
24 1951 Stokholmo  Svedio 584
23 1950 Torino  Italio 292
22 1949 Parizo  Francio 1325
21 1948 Amsterdamo  Nederlando 1219
20 1947 Arhuzo  Danio 662
1940
1946
* Ne okazis pro Mondmilito
19 1939 Kopenhago  Danio 568
18 1938 Bruselo  Belgio 659
17 1937 Roterdamo  Nederlando 806
16 1936 Manĉestro  Britio 167
15 1935 Parizo  Francio 346
14 1934 Valencio  Hispanio 376
13 1933 Stokholmo  Svedio 600
12 1932 Stutgarto  Germanio 245
11 1931 Amsterdamo  Nederlando 400
10 1930 Londono  Britio 350
9 1929 Lepsiko  Germanio 650
8 1928 Gotenburgo  Svedio 436
7 1927 Liono  Francio 200
6 1926 Leningrado  Sovetunio 400
5 1925 Vieno  Aŭstrio 150
4 1924 Bruselo  Belgio 90
3 1923 Kaselo  Germanio 250
2 1922 Frankfurto  Germanio 230
1 1921 Prago  Ĉeĥoslovakio 80

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Kongresanoj de 90-a SAT-Kongreso 2017.
88-a SAT-Kongreso 2015.
Parto de la kongresanaro de la 87-a SAT-Kongreso 2014 en Dinano, Bretonio, Francio
Kongresanoj de la 86-a SAT-Kongreso 2013 en Madrido aŭskultas informon pri historia okazo de la unuaj tagoj de la Hispana Enlanda Milito nome Sieĝo al la Montokazerno kiu estis kie nun estas tiu parko.
Parto de la kongresanaro de la 82-a SAT-Kongreso 2009 en Milano, Italio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Unue antaŭvidita por Moskvo, sed nuligita pro la invado de Ukrainio fare de Rusio
  2. de aliĝintoj en la kongresa retejo[rompita ligilo]
  3. Listo de aliĝintoj en la kongresa retejo. Arkivita el la originalo je 2020-08-08. Alirita 2020-07-31.
  4. 174 laŭ la kongreslibro. Vidu la ĝisdatigitan liston de aliĝintoj ĉe http://satesperanto.org/spip.php?article4231 Arkivigite je 2021-03-01 per la retarkivo Wayback Machine kaj la koncernan artikolon pri la lasta cifero.
  5. Listo de aliĝintoj de la SAT-kongreso en Kragujevaco
  6. Paŝoj al pli granda tutmondeco (gazetartikolo el la SAT-retejo). Arkivita el la originalo je 2021-10-17. Alirita 2021-10-17.
  7. Listo de aliĝintoj al la SAT-kongreso en Dinano. Arkivita el la originalo je 2021-10-17. Alirita 2021-10-17.