Konjugacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konjugacio estas la sistemo de la diversaj verbaj formoj, per kiu lingvo esprimas la cirkonstancojn de ago. Konjugacii signifas varii la formon de la verbo, ekzemple per ŝanĝo de la vortradiko, per apliko de fleksiaj finaĵoj aŭ per almeto de afiksoj al la radiko de la verbo. Tiel oni esprimas, depende de la lingvo, ekz-e la ŝanĝojn de persono, nombro, tempo, modo kaj voĉo.

Kelkaj lingvoj, precipe hindeŭropaj kaj semidaj, krome uzas ablaŭton por modifi verbojn.

Sed ekzistas lingvoj, kiel ekz. la ĉina, kiuj ne modifas la verbojn, sed uzas por la distingo de la supre menciitaj trajtoj, partiklojn aŭ sintakson.

Kelkaj lingvoj, kiel ekz. la persa kaj tibeta lingvoj kaj Navaho[1], uzas diversajn verbajn radikojn por krei la verbajn formojn. Tiuj radikoj laŭ certaj reguloj parte similas unu al la alia, sed kelkfoje estas tute apartaj.

Plia ebleco modifi verbojn estas la variado per ŝanĝo de la tonemo, kiel faras afrikaj lingvoj.

En Esperanto

Kompare al multaj lingvoj en Esperanto ne estas esprimata la persono rekte en la verbo. Krome nur ekzistas kelkaj kombinoj el tempoj, modoj kaj voĉoj. En Esperanto por tio estas uzataj diversaj sufiksoj kaj finaĵoj.

Tempoj

Esperanto distingas la tri tempojn prezenco, preterito kaj futuro per la jenaj finaĵoj en la indikativa modo.[2]

Modoj

Krome ĝi havas la jenajn modojn.[2]

Participoj

Esperanto havas ses participojn, tri aktivajn kaj tri pasivajn. Ĉiuj povas esti uzataj kun adjektivaj aŭ adverbaj finaĵoj.

[2] Aktivaj Pasivaj
estantaj -ant- -at-
estintaj -int- -it-
estontaj -ont- -ot-

« Esti » en kelkaj lingvoj

Hindeŭropaj - latinidaj

Formo/Persono Latina Itala[3] Rumana[4] Franca[5] Hispana[6] Portugala[7]
infinitivo esse essere a fi être ser estar ser estar
unua singularo ego sum io sono eu sunt je suis yo soy yo estoy eu sou eu estou
dua singularo tu es tu sei tu ești tu es tú eres tú estás tu és tu estás
tria singularo is/ea/id est lui/lei è el/ea este il/elle est él/ella/usted es él/ella/usted está ele/ela/você é ele/ela/você está
unua pluralo nos sumus noi siamo noi suntem nous sommes nosotros/nosotras somos nosotros/nosotras estamos nós somos nós estamos
dua pluralo vos estis voi siete voi sunteți vous êtes vosotros/vosotras sois vosotros/vosotras estáis vós sois vós estais
tria pluralo ei/eae/ea sunt loro sono ei/ele sunt ils/elles sont ellos/ellas/ustedes son ellos/ellas/ustedes están eles/elas/vocês são eles/elas/vocês estão

Hindeŭropaj - ĝermanaj

Formo/Persono Angla Germana Sveda Islanda[8] Gota[9]
infinitivo to be sein vara vera 𐍅𐌹𐍃𐌰𐌽 (wisan)
unua singularo I am ich bin jag är ég er 𐌹𐌺 𐌹𐌼 (ik im)
dua singularo thou art (arĥaika) du bist du är þú ert 𐌸𐌿 𐌹𐍃 (þu is)
tria singularo he / she / it is er / sie / es ist han / hon / den är hann / hún / það er 𐌹𐍃 / 𐍃𐌹 / 𐌹𐍄𐌰 𐌹𐍃𐍄 (is / si / ita ist)
unua dualo 𐍅𐌹𐍄 𐍃𐌹𐌾𐌿 (wit siju)
dua dualo 𐌾𐌿𐍄 𐍃𐌹𐌾𐌿𐍄𐍃 (jut sijuts)
tria dualo
unua pluralo we are wir sind vi är við erum 𐍅𐌴𐌹𐍃 𐍃𐌹𐌾𐌿𐌼 (weis sijum)
dua pluralo you are ihr seid ni är þið eruð 𐌾𐌿𐍃 𐍃𐌹𐌾𐌿𐌸 (jus sijuþ)
tria pluralo they are sie sind de är þeir / þær / þau eru 𐌴𐌹𐍃 / 𐌹𐌾𐍉𐍃 / 𐌹𐌾𐌰 𐍃𐌹𐌽𐌳 (eis / ijos / ija sind)

Hindeŭropaj - slavaj

Formo/Persono Ĉeĥa[10] Slovaka[11] Pola[12] Slovena[13] Suprasoraba[14] Malsuprasoraba[15] Malnovrusa[16] [17] Rusa[16] Bulgara[18]
infinitivo být byť być biti być byś быть быть
unua singularo já jsem ja som ja jestem jaz sem ja sym ja som я есмь я есть аз съм
dua singularo ty jsi ty si ty jesteś ti si ty sy ty sy ты еси ты есть ти си
tria singularo on/ona/ono je on/ona/ono je on/ona/ono jest on/ona/ono je wón/wona/wono je wón/wóna/wóno jo он/она/оно есть он/она/оно есть той/тя/то е
unua dualo midva sva mój smój mej smej
dua dualo vidva sta wój staj/stej wej stej
tria dualo onadva/onidve/onidve sta wonaj/wonej staj/stej wónej stej
unua pluralo my jsme my sme my jesteśmy mi smo my smy my smy мы есмы, есмь мы есть ние сме
dua pluralo vy jste vy ste wy jesteście vi ste wy sće wy sćo вы есте вы есть вие сте
tria pluralo oni/ony/ona jsou oni/ony sú oni/one są oni/one/ona so woni/wone su wóni su они суть они есть те са

Hindeŭropaj - baltaj

Formo/Persono Litova[19] Latva[20]
infinitivo būti būt
unua singularo àš esù es esmu
dua singularo tù esì tu esi
tria singularo jìs/jì yrà viņš/viņa ir
unua pluralo mes esame mēs esam
dua pluralo jūs esate jūs esat
tria pluralo jie/jos yrà viņi/viņas ir

Hindeŭropaj - hindiranaj

Persono Persa[21] [22] [23] Sanskrita[24] [25] Romna[26]
infinitivo بودن (bwdan) भू (bhū)
unua singularo مان هاستام (mān hāstām) अहम अस्मी (aham asmi) me sim/sjum
dua singularo تُو هاستي (to hāsty) त्वम असि (tvam asi) tu san/sal/sjan
tria singularo او هاست (u hāst) त आस्ति (ta asti) vo/voj si/isi
unua dualo आवम स्वह (āvām svah)
dua dualo युवाम स्थह (yuvām sthah)
tria dualo तौ/ते स्थह (tau/te stah)
unua pluralo ماهاستيم (mā hāstym) वयम स्मस (vayam smas) amé sam/sjam
dua pluralo شوما هاستيد (šwmā hāstyd) यूयम स्थ (yūyam stha) tumé san/sen/sjen
tria pluralo انها هاستاند (ānhā hāstānd) त सन्ति (ta santi) von si/isi

Uralaj - finno-ugraj

Formo/Persono Hungara[27] Finna[28] Estona[29]
infinitivo lenni olla olema
unua singularo én vagyok minä olen mina olen
dua singularo te vagy sinä olet sina oled
tria singularo ő van hän on tema on
unua pluralo mi vagyunk me olemme meie oleme
dua pluralo ti vagytok te olette teie olete
tria pluralo ők vannak he ovat nemad on

Internaj ligiloj

Notoj

  1. Heinz-Jürgen Pinnow: Studie zur Verbstammvariation im Navaho, ISBN 3-7861-2020-5
  2. 2,0 2,1 2,2 Gramatiko de Esperanto#Fundamenta Gramatiko de Esperanto
  3. Kauderwelsch Band 22, Italienisch Wort für Wort, 19a eldono 2007, ISBN 978-3-89416-482-9, paĝo 28
  4. Kauderwelsch Band 52, Rumänisch für Globetrotter, 9a eldono 2008, ISBN 978-3-89416-535-2, paĝoj 32 (pronomoj), 45 (verbo esti)
  5. Kauderwelsch Band 40, Französich Wort für Wort, 7a eldono 1999, ISBN 3-89416-492-1, paĝo 43
  6. Kauderwelsch Band 16, Spanisch Wort für Wort, 18a eldono 2008, ISBN 978-3-89416-480-5, paĝoj 29, 31 (verbo esti), 38 (pronomoj)
  7. Kauderwelsch Band 11, 6a eldono 1996, ISBN 3-89416-024-1, paĝoj 23 (pronomoj), 28 (verboj)
  8. Kauderwelsch Band 13, Isländisch für Globetrotter, 1a eldono 1993, ISBN 3-89416-266-X, paĝo 38
  9. Gotische Grammatik, 19a eldono 1981, ISBN 3-484-10394-9, paĝo 129, § 204
  10. Kauderwelsch Band 32, Tschechisch Wort für Wort, 7a eldono 2004, ISBN 3-89416-058-6, paĝoj 29 (pronomoj), 30 (verbo esti)
  11. Kauderwelsch Band 81, Slowakisch Wort für Wort, 4a eldono 2002, ISBN 3-89416-272-4, paĝoj 27 (pronomoj), 31 (verbo esti)
  12. Kauderwelsch Band 35, Polnisch Wort für Wort, 7a eldono 2002, ISBN 3-89416-527-8, paĝoj 39 (pronomoj), 42 (verbo esti)
  13. Kauderwelsch Band 69, Slowenisch Wort für Wort, 5a eldono 2003, ISBN 3-89416-259-7, paĝoj 40-41
  14. Słownik Hornjoserbko-němski, Wörterbuch Obersorbisch-deutsch, ISBN 3-7420-0419-0, paĝoj 35, 36
  15. Dolnoserbsko-nimski słownik, Niedersorbisch-deutsches Wörterbuch, ISBN 3-7420-1096-4, paĝo 57
  16. 16,0 16,1 Уроки державної мови
  17. Этимологический словарь русского языка, Том II (volumo 2), paĝo 28, Том III (volumo 3), paĝo 812
  18. Kauderwelsch Band 51, Bulgarisch Wort für Wort, 4a eldono 2003, ISBN 3-89416-240-6, paĝo 31 (pronomoj), 34 (verbo esti; sed en latina skribo)
  19. Kauderwelsch Band 54, Litauisch Wort für Wort, 5a eldono 2001, ISBN 3-89416-244-9, paĝo 39
  20. Kauderwelsch Band 82, Lettisch Wort für Wort, 3a eldono 2002, ISBN 3-89416-273-2, paĝo 39 (pronomoj), 43 (verbo esti
  21. [http://www.learn-persian.com/deutsch/Lektion_13.php Leciono pri la persa en la germana lingvo
  22. Kauderwelsch Band 49, Persisch Wort für Wort, 9a eldono 2007, ISBN 978-3-89416-046-3, paĝo 43, sed tie anstataŭ st staras germaneca ßt
  23. Artikolo pri la persa en la germana vikipedio
  24. Georges Kersaudy Langues sans frontières. À la découverte des langues de l'Europe ps 118-119
  25. Kauderwelsch Band 187, 1a eldono 2005, ISBN 3-89416-475-1, paĝoj 29, 31 (pronomoj), 49 (verbo)
  26. Kauderwelsch Band 177, 1a eldono 2004, ISBN 3-89416-356-9, paĝo 34
  27. Kauderwelsch Band 31, Ungarisch Wort für Wort, 3a eldono 1994, ISBN 3-922376-53-3, paĝo 23
  28. Kauderwelsch Band 15, Finnisch Wort für Wort, 7a eldono, ISBN 3-89416-014-4, paĝo 55
  29. Kauderwelsch Band 55, Estnisch Wort für Wort, 3a eldono 2002, ISBN 3-89416-245-7, paĝo 38