Konjunkcio (logiko)

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

En la logiko, la konjunkciologika kajo (esprimita per kaj) estas logika konektilo (operacio), kiu nur rezultigas veran frazon, se ambaŭ frazeroj estas veraj.

La operacio estadas skribita per signo & (kodo deksesuma 26 en unikodo, & en HTML) aŭ per signo ∧ (kodo deksesuma 2227 en unikodo, ∧ en HTML).

Ĝia vertabelo do estas (uzataj valoroj estas mallongigoj de Vera kaj Falsa):

A B A kaj B
F F F
F V F
V F F
V V V

La alia maniero de skribo de la sama vertabelo estas per uzo de nombro 1 por Vera kaj 0 por Falsa:

A B A kaj B
0 0 0
0 1 0
1 0 0
1 1 1

Laŭbita logika kajo same operacias por ĉiu bito de du nombroj kaj produktas la rezultan nombron. Ekzemple (la nombroj estas deksesumaj) 0x567F & 0x8CA1 = 0x0421.

Konjunkcio estas asocieca kaj komuta.


Elektra cirkvito kiu faras logikan kajon: la lampo lumas nur se butono 1 estas premita kaj butono 2 estas premita

En elektrotekniko logika kajo estas farata per seria konekto de ŝaltiloj.


En elektroniko por logika kajo estadas specialaj logikaj elementoj, ili povas havi pli ol du enenirojn.

[redakti] Vidu ankaŭ: