Konjunktivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konjunktivo estas mukozo, kiu tegas la malantaŭan facon de la palpebroj kaj la antaŭan parton de la okulglobo. Ĝi entenas sangajn kaj limfajn angiojn (vaskulojn), nervojn, konektivan histon, kiun kovras epiderma tavolo. Pri la humideco de la konjunktivo zorgas la larmoglandoj. Ĝia inflamo estas la konjunktivito.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Konjunktivito