Konkludoj de Segedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Enkonduko[redakti | redakti fonton]

Kelkloke la lingvaĵo de la teksto estas nekutima. Ekzemple per la nocio "makrosocio" la aŭtoroj celas la ĝeneralan socion, dum "mikrosocio" celas la (relative malgrandan) Esperanto-komunumon, kiu vivas ene de la ĝenerala socio.

La teksto konstatas en la unua de du ĉapitroj pri "instituciaj strukturoj" kaj "publikrilata strategio" ĝeneralajn diferencojn de koncepto kaj agomaniero ĉe tradiciaj kaj "novtipaj socimovadaj organizaĵoj", interalie: Tradicie oni provas "konvinki institucion", kiu siavice konvinku la homojn - novtipe oni funkcias "kiel modelo por aliaj homoj". Tradicie oni celas "realigon de la (propra) modelo", kiam tiu akiris majoritaton - novtipe oni tuj komencas la realigon. Tradicie la grandigo de la organizo servas por pli bone politike premi - novtipe la grandigo estas jam disvastigo de la propra modelo. Tradicie oni provas akiri potencon kaj poziciojn - novtipe oni plenumas sian celon vivante laŭ la modelo. Tradicie la "pensmaniero estas disciplina" - la "novtipa tolerema". Tradicie oni organiziĝas "laŭ piramida modelo" - novtipe laŭ "sendependaj unuoj". La unua parto finiĝas per la aserto: "Esperantio favoras konduton laŭ la novtipa socimovada organizmodelo." Ne estas klare dirite, ĉu per "Esperantio" la aŭtoroj celas ĉiujn Esperanto-parolantojn kaj ĉiujn iliajn organizojn, ĉu nur parton de tiuj; laŭ la enhavo oni povas supozi, ke temu nur pri parto.

En la dua kaj fina ĉapitro la teksto traktas organizajn demandojn kaj la kontraston inter "societoj kaj komunumo", interalie: Jam ekde la komenco en Esperantujo ekzistis unuflanke Esperanto-societoj kun membroj (kiel la Nurenberga Klubo, kie membris ankaŭ neparolantoj de Esperanto) kaj aliflanke strukturoj en la komunumo kiel la legantaro de La Esperantisto. Laŭ la Konkludoj la societoj "produktas precipe propagandan servon, dum el la komunuma (faceto) venas precipe kulturaj valoroj". Oni plu asertas, ke la societa flanko konsideras la lingvon "kiel rimedon je la servo de la makrosocio", dum la komunuma sentas "konfliktan eblecon inter la mikrosocio kaj la makrosocio". Post detaligo de pliaj diferencoj inter la du facetoj de Esperantio la teksto atentigas, ke la plej ofta organiza modelo en Esperantio estas la "funkcia organizo", ne la "projekta organizo".

Notoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]