Konkobredado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konkobredado estas la bredado de konkohavaj moluskoj.

Jen la diversaj konkobredaj tipoj :

Historio

Ĉiam la homoj manĝis konkojn. La grekoj uzis konkojn por baloti kaj la romianoj ŝatis ostrojn [2]. La plukitaj konkoj estis troveblaj en naturaj kuŝejoj. La unuaj ostroparkoj estis konstruitaj en la 19-a jc.

La naciaj produktadoj

Brazilo

La suda regiono estas la plej antaŭa por la produktado de ostroj kaj mituloj, kaj parte la ŝtato Sankta-Katarino kun 9 801 tunjoj da mistuloj kaj 2 512 tunoj da ostroj. Duarange por mituloj, la ŝtato Espirito-Santo (400 tunoj) kaj Paranao por ostroj (126 tunoj).

Produktado :

  • ostra : 2 682 tunoj[3]
  • mitula : 10 380 tunoj[3]

Francio

Francio estas la unua aŭ dua konkobreda lando en Eŭropo. ĉar la maro kaj la bordoj estas publika bieno, necesas akiri koncesion de la aŭtoritato. En 2007, ekzistis 52 600[4] koncesioj sur la mara publika bieno, kiu okupas surfacon de 1 700 km² t.e. 18 100 hektaroj kaj 1 700 km da linioj de bredfostoj. Aliflanke 2 400 hektaroj estas uzataj sur privataj bienoj[4]. Pli ol 21 500[4] personoj el kiuj 7 000 estas plentempaj, laboras en konkobredaj ekspluatejoj. La ĉefaj produktaj regionoj[4] estas Potevio-Ĉarentoj (44 % de la konsumvendoj de ostroj kaj 13 % de tiuj de mituloj) kaj Bretonio (franca regiono) (21 % de ostroj kaj 35 % de mituloj).

Francio eksportas pli da ostroj ol ĝi importas, male, la importoj de mituloj multe superas la eksportojn.

Kanado

Konkobredado estas relative freŝa en kanado, pli malnova sur la okcidenta marbordo.

Ĝi produktas precipe mitulojn kaj ostrojn, sed ankaŭ myes (klovisojn) kaj pektunklojn[5].

Ĉe la pacifika marbordo, en Brita Kolumbio, ruditapoj (VenerupisRuditapes philipinarum), Pacifikaj ostroj, mituloj kaj japanaj Jakobena pektenoj (Patinopecten yessoensis) estas bredataj en konkobredado[6].

Ĉe la Atlantika marbordo, estas mituloj, ostroj de Virginio (Crassostrea virginica), pektunkloj (Placopecten magellanicus). La provinco, kie konkobredado estas plej disvolvita estas Insulo de Princo Eduardo[7].


La bredaj teknikoj

La bredaj metodoj varias laŭ la lokoj, la tradicioj, la duvalvuloj kaj la profilo de la flusejo (parto de la marbordo malkovrata per la tajdoj).

Mitulparko de Bouzigues (Baseno de Thau)
Mitulparko de Bouzigues (Baseno de Thau)

Surlevita bredado

Tio estas tipo de konkobredado en kiu la moluskoj estas levitaj sur strukturo (tablo, framo aŭ stablo) instalita sur la substrato. La moluskoj ne rekte kontaktas la substraton. La francaj konkobredistoj de Mediteraneo uzas la teknikon de la bredaj tabloj por siaj ostroj kaj mituloj. La manko de tajdoj sur tiuj marbordoj ebligis la disvolvon de surlevita breda tekniko kaj do konstante en akvo.

Sekve de multaj provoj pri diversaj portiloj la metodo de la tablo estis alĝustigita en la 1920-aj jaroj. La "bredotablo" konsistas el ligna aŭ metala framo tenata je 2 metroj superakve per engrundigitaj fostoj. La unuo nun uzata konsistas el 33 fostoj subtenantaj framon sur kiu estas dismetitaj 50 stangoj. Tia "tablo" tiel konstruita estas ĝenerale longa je 50 metroj kaj larĝa je 12m.

Penda bredado

Tiu tipo de konkobredado, per kiu la moluskoj ne kontaktas la substraton, sed estas levitaj en strukturoj pendantaj de flosoj, similas al la antaŭa. Tiu tekniko estas uzata en Korsikio kaj en Hispanio.

Sur ĉiu stango estas ligilvicoj ebligantaj subteni pendantajn mitul- aŭ ostro-ŝnurojn.

Surfunda bredado

Per tiu tipo de konkobredado, la moluskoj estas bredataj aŭ en aŭ sur la substrato kaj submetataj al aero dum parto de la flusa ciklo. Oni parolas ankaŭ pri plata bredado aŭ pri plata aŭ funda bredado.

La bredfostoj estas fostovicoj sur kiuj estas fiksitaj la duvalvuloj.

Ekologio de la konkobredaj areoj

La marborda akvo gastigas ofte nature ruditapojn, mitulojn, pektunklojn kaj ostrojn taŭgajn por homa konsumado; tamen la plukado de sovaĝaj aŭ bredataj moluskoj povas esti malpermesita sur vastaj sektoroj de la marbordo pro infekto per uzitaj akvoj aŭ nocaj koncentriĝoj de toksa algo, de toksinoj kaj de patogenaj agentoj je natura aŭ homa origino.

La konkoj kaj ties loĝejoj estas bonegaj indikiloj de la stato de la bakteriologia sano de la mara medio. Kiel ekzemplo, la fekaj koliformoj indikas la ĉeeston de fekaj materioj kaj de organismoj, kiuj povas esti patogenaj. La severeco de la normoj justiĝas ĉar, pro la fakto ke la moluskoj sin nutras per filtrado, ili koncentras en sia karno bakteriojn, virusojn kaj toksinojn, kiuj povas estis mortigaj por la homoj.

La kontrolorganizaĵoj

Ifremer ludas gravan rolon en la kontrolado de la malsanoj trafantaj la bredejojn, same kiel en la kontrolado de la kvalito de la bredakvoj.

Tiu kontrolado ebligas antaŭeviti la disvastiĝon de la malsanoj aŭ la malboniĝon de la bredmedio. Reto por registri la geografiajn kaj kronologiajn tendencojn pri la pluvivo, la kresko kaj la kvalito de la kavaj ostroj ebligas tiun kontroladon (REMORA).

Sed por fari pli ol la antaŭevito kaj trovi solvojn al la perturboj de bredejoj aŭ valorigi la akvobredatajn produktojn, Ifremer lanĉis diversajn esplorprogramojn, al kiuj estas asociitaj sciencaj kaj profesiaj partneroj.

Vidi ankaŭ

Notoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj