Konkordato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konkordato estas konvencio aŭ traktato interkonsente intertraktita de du aŭ pluraj ŝtatoj aŭ internaciaj organizaĵoj aŭ privataj establoj; pli specife, ĉi-okaze, temas pri akordo establita inter la Sankta Seĝo, nun aganta el la Vatikana Ŝtaturbo, kaj ŝtatoj, por reguli la rilatojn inter la rajtoj de katolikoj kaj tiuj de la ŝtata potenco.

Celoj de la konkordato[redakti | redakti fonton]

En la rilatoj inter la Katolika Eklezio kaj Ŝtato, konkordato starigas la cedojn kiujn ĉiu el la du povoj faras favore al la alia, rezignante pretendojn funditajn ekskluzive sur la kanona juro aŭ sur tiu ŝtata. Objektoj de konkordato povas esti:

a) kvereloj pure religiaj, kiel la nomumo de la episkopoj aŭ leviĝo al aliaj prestiĝaj ekleziaj taskoj, la determinado de la landolimoj de la ekleziaj distriktoj, la agnosko fare de la ŝtato de la vatikana diplomataro;

b) problemoj je posedaĵa naturo kiel la reĝimo de la ekleziaj posedaĵoj, kaj pri ties fiska traktado;

c) problemoj je miksita karaktero kiel la instruado de la junuloj (publikaj lernejoj je privata mastrumado), la civilaj efikoj de la kanona geedziĝo antaŭ la ŝtata leĝo, rajto je konscienca obĵeto kiam la civilaj leĝoj devigas civitanojn al plenumo de leĝoj kontrastantaj la katolikan moralon ktp. (Pri tio konsulteblas enciklopedio Treccani ĉe la koncerna voĉo).

Historio[redakti | redakti fonton]

Konkordato havas la juran dignon de vera kaj propra internacia akordo ĉar establita inter du subjektoj je internacia juro kaj bazita sur la fundamenta principo de internacia pakta juro. Kutime, la Katolika Eklezio kontraktis konkordatojn kun ĉiuj ŝtatoj, eĉ ne katolikaj aŭ ne kristanaj, akceptantaj tiun formon de internaciaj rilatoj. Post la Dua Vatikana Koncilio, kaj aparte post la promulgo de la Deklaracio Dignitatis humanae (Homa digneco), pri tiu tipo de jura akordo ekdisvolviĝis rediskuto nivele de la fakto kaj de la principoj.

Dum la regado de Pio la 11-a, la sistemo de konkordatoj atingis sian plejaltan realiĝon, inter la multaj elstaras tiu inter la itala regno kaj la Sankta Seĝo pro tio ke ĉe la konkordato devis akompaniĝi ankaŭ Pakto kaj Konvencio ĉar la du ŝtatoj devis reciproke agnoski kaj establi, laŭjure krom laŭfakte, la limlandajn kaj internaciajn rilatojn ĝis tiam neglektitajn kaj fontojn de polemiko. Pri tio videblas Lateranaj Traktatoj.

Iuj historie elstaraj konkordatoj[redakti | redakti fonton]

• Konkordato de Worms (1122) inter papo Kalisto la 2-a kaj la imperiestro de la Sankta Romia Imperio Enriko la 2-a, per kiu esti kvitigitaj la kvereloj pri la investituroj.

• Konkordato de Bolonjo (1516) inter papo Leono la 10-a kaj Francisko la 1-a reĝo de Francujo.

• Konkordato de 1773 kaj Konkordato de 1851 kun la regno de Hispanujo

• Konkordato de 1801 kaj konkordato de 1813 inter papo Pio la 7-a kaj Napoleono imperiestro de la Francoj

• Konkordato de 1847 kun la Caro de Rusujo, anstataŭigita, poste, per tiu de 1882

• Konkordato de 1855 inter papo Pio la 9-a kaj imperiestro de Aŭstrio [Francisko Jozefo], anstataŭigita, poste, per tiu de 1933

• Konkordato de 1925 kun Pollando, post ties sendependiĝo, anstataŭigita per tiu de 1993

• Konkordato de 1929 kune kun la Lateranaj Paktoj, starigita de papo Pio la 11-a kaj la Itala Regno, anstataŭigita, poste, per tiu de 1984, kiam tamen restis senŝanĝa la Pakto kun la Konvencio kiu rekonas kaj regulas la sendependon kaj suverenecon de la Sankta Seĝo laŭ internacia juro

Triaregna konkordato kun la Tria Regno de Adolf Hitler (1933), anstataŭigita, poste, de konkordatoj kun apartaj landoj de la Germana Federacia Respubliko

• Konkordato kun Portugalio de 1940, anstataŭigita poste de tiu de 2004

• Konkordato de 1953 kun Hispanujo, anstataŭigita poste de tiuj de 1979 post la reveno de la konstitucia monarkio

• Konkordato kun Israelo, ankoraŭ ne tute ratifita aŭ realigita

Foje okazis ke Ŝtatoj rifuzis ĉiun ajn konkordaton kiel Francujo en 1805.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Francesco Margiotta Broglio kaj Philippe Levillain: Dictionnaire historique de la papauté, Fayard, Paris, 2003. — ISBN 2-213-618577