Konkordato kun Prusujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 16:29, 6 aŭg. 2014 farita de Longharulo (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

La konkordato kun Prusujo de la 14-a de junio 1929 estas konkordato, kontraktita inter Prusujo kaj Sankta Seĝo kaj apartenas al la materio de la internacia juro. En la germanaj federacieroj pluvalidas la fiksadoj de la konkordato kun Prusujo ĝis nun, kaze ke ili estas postsekvaj ŝtatoj de Prusujo.

La kontrakto okupiĝas pri teritoriaj ŝanĝoj, la nororganizado de la dotoj, la episkopa jura juĝkompetenco pri la teologiaj fakejoj, la episkopelekto fare de la katedrala kapitulo, kiu elektas la novan episkopon el triolisto de la Sankta Seĝo, la ŝtata rajto malakcepti la elekton pro politikaj kaŭzoj kaj la adapti de la malnoviĝintan patronata leĝo.

La konkordato kun Prusujo estis agnoskata post 1945 de la federacieroj de okcidenta Germanujo ekestintaj sur la teritorio de la iama Prusujo, sed ne de orienta Germanujo. La konkordato inter Nordrejn-Vestfalio kaj la Sankta Seĝo de la 26-a marto 1984 eĉ aldonas kelkajn regulojn, konfirmante klare la pludaŭro de la konkordato kun Prusujo. Post transpreno de orienta Germanujo fare de la Okcidento la novformitaj federacieroj sur la teritorio de iama Prusujo devis akcepti la konkordatajn regulojn.

Literaturo

  • Werner Weber (eldoninto): Die deutschen Konkordate und Kirchenverträge der Gegenwart, 2 volumoj, Göttingen 1962 kaj 1971

Ligo eksteren