Konkuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Konkurado)

Konkuro (de la latina vorto concurrere „kunkuri“), laŭ PIV estas ĝenerale la peno superi alian, kiu havas la saman difinitan celon.

Povas temi:

  • pri rivaleco, la ĝenerala emocia fortokomparo pri potenco, socia renomo aŭ simpatio, aparte en la privataj interhomaj rilatoj kaj en la politiko;
  • specife en ekonomio pri konkurenco, do la komerca, industria kaj negoca fortokomparo de diversaj entreprenoj aŭ iaspecaj ekonomiaj unuoj pri klientoj;
  • en biologia senco, pri biologia konkurado/lukto inter diversaj vivaĵoj por malabundaj valoraĵoj (kiel akvo, nutraĵo, sekura dormloko ktp);
  • en jura senco pri la samtempa aplikeblo de pluraj juraj normoj je la sama temo;
  • en sporto pri la fortokomparo en konkurso, vetkuro kaj
  • simile, ankaŭ en iuj aliaj sociaj areoj, pri forto- aŭ kvalito-komparo en konkurso: ekzemple, konkurso de arkitektoj pri la plej bona arĥitektura koncepto por realigota konstruaĵo.