Konkuro
Konkuro (de la latina vorto concurrere „kunkuri“), laŭ PIV estas ĝenerale la peno superi alian, kiu havas la saman difinitan celon.
Povas temi
- pri rivaleco, la ĝenerala emocia fortokomparo pri potenco, socia renomo aŭ simpatio, aparte en la privataj interhomaj rilatoj kaj en la politiko
- specife en ekonomio pri konkurenco, do la komerca, industria kaj negoca fortokomparo de diversaj entreprenoj aŭ iaspecaj ekonomiaj unuoj pri klientoj,
- en ekologia senco pri la lukto de diversaj vivaĵoj pri malabundaj valoraĵoj (kiel akvo, nutraĵo, sekura dormloko ktp.),
- en jura senco pri la samtempa aplikeblo de pluraj juraj normoj je la sama temo,
- en sporto pri la fortokomparo en konkurso, kaj
- simile ankaŭ en iuj aliaj sociaj areoj pri fortokomparo en konkursoj, ekzemple la konkurso de diversaj arkitektoj pri la plej bona koncepto por realigota konstruaĵo.