Konkurso pri literumado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Usono dum la 19-a jarcento (kaj eble antaŭ tio) oni komencis organizi tiajn konkursojn, nominte ilin literumaj rondoj. Tiel disvastiĝis al aliaj anglalingvaj landoj kiaj Britujo kaj Kanado kaj al landoj en kiuj oni ne uzas fonetikan literumadon (kiaj Francujo kaj aliaj francalingvaj landoj).

Tipe oni proponas la konkurson al infanoj en lernejo. Oni devas lerni la literumon de neordinaraj, maloftaj vortoj. La celo estas plej bone literumi, venkante la aliajn konkursantojn (laŭ sia rango). Ankaŭ ekzistas tutlandaj konkursoj, kiuj celas kunigi infanojn tutlande kaj plenumi la konkurson kontraŭ premio kaj agnoskado, kiu helpos al ili dum sia universitata daŭro.

Multaj mallaŭdas tiajn konkursojn pro la dubinda eduka valoro. Oni diras, ke la konkurso celas nur provi literumadon, maltrafante aliajn temojn (ekzemple signifoj, uzado ktp).