Konotacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konotacio en PIV estas la valoro elvokiva, aluda, aldone al la denotacio. Sinonime oni povas trovi la terminon kromnocio[1]kromsenco.

Do, la termino konotacio, referencata ankaŭ kiel konotacia sencofigura senco, estas asocio pli malpli subjektiva, kultura aŭ emocia ekster la rekta signifo de vorto, frazo, konceptoesprimo. Krom sia denotacio, nome la referenca, laŭvorta senco, ajna vorto kondukas al aliaj sencoj, virtualaj, konotaciaj, kiuj estas apenaŭ sugestitaj, elvokante aliajn ideojn pli malpli asociajn, ĉu abstraktaj, ĉu subjektivaj. Tiu senco de vortoj estas neregula senco, figura, cirkonstanca, porokaza, kiu plej ofte dependas de la kunteksto. Ekzemple, la Esperanta vorto "samideano" laŭvorte signifas tiu, kiu havas la samajn ideojn, tamen en Esperantujo ĝi plej ofte signifas esperantisto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV[1] Alirita la 1an de februaro 2019.