Konrad Adenauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konrad Adenauer dum partia kunveno de la kristandemokratoj, Duseldorfo 1965

Konrad ADENAUER (naskiĝis la 5-an de januaro 1876 en Kolonjo, mortis la 19-an de aprilo 1967 en Rhöndorf ĉe Bonn) estis la unua kanceliero de la Federacia Respubliko Germanio.

En 1906 Adenauer membriĝis al la katolika "Zentrumspartei" (Partio de la Centro).

De 1917 ĝis 1933 li estis ĉefurbestro (Oberbürgermeister) de Kolonjo kaj de 1920 ĝis 1933 prezidanto de la prusa ŝtatkonsilio (Staatsrat). Foje li estis konsiderita kandidato por la germana ĉefministreco. En 1932 li estis elektita la alta protektanto de la Universala Kongreso de Esperanto 1933 en Kolonjo.

La nacisocialistaj regantoj deprenis lian urbestran oficon. Adenauer estis kelkan tempon en malliberejo, kelkan li devis vivi kaŝite. Kiam en 1945 la usonaj trupoj komencis atingi lian malliberejon, la estroj volis ekzekuti la malliberitojn, sed Adenauer sukcesis fuĝi antaŭe. Kiel firma nenacisocialisto li fariĝis denove urbestro de Kolonjo, tamen la nova brita administrado (Kolonjo estis en la brita okupada teritorio) elpelis la memstare agantan Adenauer pro laŭaserta nekapableco.

Adenauer kunfondis kaj estris la Kristandemokratan Union, kiu fariĝis fine la plej sukcesa partio en elektoj. En 1948/1949 li estis prezidanto de la konstitucio-faranta Parlamenta Konsilio (Parlamentarischer Rat). La 15-an de septembro 1949 li estis elektita la unua federacia kanceliero (ĉefministro) de (okcidenta) Germanio, ricevante nur unu voĉdonon pli ol la alia kandidato. Laŭ propraj eldiroj Adenauer voĉdonis favore al si mem.

Li restis en tiu ofico ĝis sia abdiko la 16-an de oktobro 1963; ĝis 1955 li funkciis ankaŭ kiel ministro pri eksteraj aferoj.

Bazo de la politiko de Adenauer estis ekonomia rekonstruo kompromisa inter dungantoj kaj dungatoj ("sociala merkatekonomio") kaj repaciĝo kun la eksaj militaj kontraŭuloj. Vivocelo estis formigi fortan okcidentan Eŭropon kiuj kapablas defendi sin kontraŭ komunismo. En 1954 la Premio de Karolo estis donita al Adenauer.

Posteulo fariĝis Ludwig Erhard, ĝis tiam ministro pri ekonomio.

Antaŭe:Federacia kancelieroPoste:
19491963Ludwig Erhard