Konrad Duden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konrad Duden
Persona informo
Naskonomo Konrad Alexander Friedrich Duden
Naskiĝo 3-an de januaro 1829 (1829-01-03)
en Gut Bossigt
Morto 1-an de aŭgusto 1911 (1911-08-01) (82-jaraĝa)
en Sonnenberg
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Bonna universitatoUniversitato de Marburg vd
Profesio
Okupo vortaristo • lingvistoverkisto vd
Aktiva en SoestBad Hersfeld vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La germana germanisto Konrad Alexander Friedrich DUDEN [KONrat DUdn] naskiĝis je la 3-a de januaro 1829 en la bieno Bossigt en Lackhausen apud Wesel (nun urboparto) kaj mortis la 1-an de aŭgusto 1911 en Wiesbaden-Sonnenberg. La lerneja instruisto konatiĝis kiel reformanto de la germana ortografio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la abiturienta ekzameno en Wesel (1846) la filo de fervoja oficisto studis en Bonn klasikan filologion , germanistikon kaj historion. En la jaro 1848, kies revoluciaĵojn li partoprenis sub la influo de Ernst Moritz Arndt kaj siaj samkkorporicianoj, Duden transloĝiĝis al Frankfurt am Main por labori kiel edukisto. Mallongan tempon estinte en Anglio kaj en la franclingva parto de Svislando li doktoriĝis en Marburg pri De Sophoclis Antigona (1854).

Post deĵorado instruista en Soest, kio interrompitis de 1854-59 per tre fruktodona restado en Italio, kaj sukcesega lernejestrado en Schleiz (1869–76) ĉe Rutheneum Duden fariĝis direktoro de la gimnazio en Hersfeld. En 1905 li elektis kiel dumpensian domicilon Wiesbaden-Sonnenberg. En 1861 li edziĝis en Messina al Adeline Mittelholzer.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Okcidentgermana poŝtmarko de 1980.

Prijuĝendas la verkoj de Duden sub la aspekto de venko super malsamaj ortografiaj sistemoj kaj la ĝenerala volo fari klarecon kaj krei unuecan ortografion en Germanlingvio. Meze de la 19-a jarcento kverelis anoj de historiaj-etimologiaj sistemoj kaj favorantoj de pli fonetikaj skribmanieroj - kaj ambaŭ havis bonajn argumentojn. En 1876 Duden partoprenis konferencon pri tiu temo, kiu restis sen rezulto; li mem estis en favoro de pli fonetikkongrua skribado. La menciita konferenco okazis por fari unuecon ĉefe en lernejoj, almenaŭ por la komenco.

La saman jaron aperis lia Zukunftsorthographie, post kiam jam en la 1872-a jaro aperis Deutsche Rechtschreibung, klarigo de la reguloj kun vortareto. Tio estis jes ja lerneja libro sed ankaŭ memklerigilo por ĉiuj instruitaj personoj (Selbstbelehrung für Gebildete). Ankoraŭ antaŭ la eldono dela oficiala regularo (la t.n. Puttkamer-Orthographie), tamen kongrue al tio, Duden publikigis en la 1880-a jaro la verkon Vollständige orthographische Wörterbuch der deutschen Sprache. Tio ebenigis la vojon al unueca ortografio en lernejoj, profesia vivo, kancelarioj en Germanlando kaj najbaraj landoj. Post la por Germanio, Aŭstrio kaj Svislando oficialigita reformo de 1901 faritis en la 7-a eldono (1902) la plej nova regularo. Mallonge poste Duden komencis kunigi la verkojn Rechtschreibung der Buchdruckereien deutscher Sprache (1903, 2-a eldono en 1907; ankaŭ nomita Buchdruckerduden) kaj Ortographische Wörterbuch en la verkon Rechtschreibung der deutschen Sprache und der Fremdwörter (1915, prilaborita de G. E. Wülfing).

Graveco kaj kontinuigoj post la morto de Duden[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ postmorte tiu Duden iĝis kaj restis konceptaĵo kaj nociaro fidinda, konsultinda en ĉiuj ajn demandoj pri ortografio. Rapide ĝi iĝis la Oficiala ortografia referencvortaro (14-a eldono; 1-a plibonigita reimpreso en 1956, prilaborita de la Duden-redakcio sub la estrado de P. Grebe).

Menciindas ankaŭ la senĉesa skriba konsilado de Duden mem donata al uzantoj de siaj verkoj. Tian laboron kontinuigis la fare de O. Basler fondita konsultejo Sprachberatungsstelle ĉe la Bibliografia Instituto (nova nomo de la Duden-eldonejo post kunfandiĝo kun aliaj). La nomo de Konrad Duden ĉiam estos konata en kunteksto kun la historio de germana ortografio kaj plue kun la profunda kaj sincera strebo je kleriĝo de la burĝaj klasoj post 1870.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • R. v. Raumer, Die dt. Rechtschreibung, 1855
  • Verhh. d. zur Herstellung größeren Einigung in d. dt. Rechtschreibung berufenen Konferenz, 1876
  • H. Paul, Zur orthograph. Frage, 1880
  • W. Wilmanns, Kommentar z. preuß. Schulorthographie, 1880
  • K. v. Bahder, Die dt. Philologie im Grundriß, 1883
  • O. Basler, K. D., in: Muttersprache, 1936, S. 463 f. (L)
  • Paul Duden, in: Dt. Rdsch. 248, 1936, S. 120 ff.
  • A. Hübner, Der Duden u. d. dt. Rechtschreibung, ebd., S. 219 ff., wiederabgedr. in: ders., Kleine Schrr., 1940
  • Ph. Hafner, Gesch. d. Gymnasiums zu Hersfeld 1570-1936, 1936; W. Kroh, in: Lb. Kurhessen IV, 1950, S. 52-59 (W, L, P)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]