Konscienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun konscio.
François Chifflart (1825-1901), La Conscience (laŭ Victor Hugo)

Konscienco (latine conscientia, "kun scio") estas konsiderata kiel aparta instanco en la homa konscio, diranta al homo, kiel taksi la propran agadon. Ĝi movas homon al certaj agoj aŭ preterlasigi ilin pro sekureca, aŭ etikamorala motivo. Utilas, do, forigi el tiu voĉo la multajn malsamajn signifojn splitantajn el la sama vorto, kiel psikologia, psikanaliza, konscia, responsa ktp... konscienco!

La individua konscienco estas konsiderata dependa de sociaj normoj, aŭ de individua sinteno. Kutime oni bonfartas kun "pura/bona/trankvila" konscienco; la malo povas estigi konsciencriproĉojn kaj rimorsojn.[1] Arkivigite je 2009-04-23 per la retarkivo Wayback Machine

Laŭ la germana filozofo Immanuel Kant validas la senkondiĉa ordono ĉie kaj ĉiam. Ĝi estas ankaŭ ĉirkaŭskribita kiel la bona konscienco, necesa sed ne sufiĉa kondiĉo por bona agado.

Konscienco havas rilaton kun la natura morala leĝo, kiu agas en ĝi kiel konstanta konfronta mezurilo. Ĉar, tamen, kiel okazas ĉe diversaj nunaj filozofiaj kaj antropologiaj sistemoj, natura morala leĝo reduktiĝas al nura konservejo de kutimoj kaj cerbaj adaptiĝoj por plibone funkciigi la sociajn rilatojn, konscienco perdas, oni rimarkas, sian apartecon kaj eĉ fariĝas iluzia juĝilo kaj nura ekzerciĝo je utilaj rilatoj. Sume, hodiaŭ eblas distingi du konceprojn pri konscienco kultunivele bildigitajn per tiu sintezo: estas homo diu diras “mi obeas al mia konscienco” kaj alia homo kiu diras “mi obeigas mian konsciencon”

Sinteno kaj koncepto pri konscienco laŭ kristanaro[redakti | redakti fonton]

Por la kristanaro konscienco estas la interna kaj neeliminebla percepto pri la morala valoro aŭ malvaloro de sia konduto rilate sin mem kaj la prokximularon kaj Dion. El tio la alta estimo kaj instigo por ke ĝi kapablu korekte agadi ĉiumomente kaj ĉiucirkonstance. Sankta Paŭlo instruas, ke kiu praktikas la justicon estas leĝo al si mem (Letero al la Romanoj); Sankta Tomaso, antonomazie la teologo, pruvas ke in kazo de kontrasto inter la konscienco - kiu volas esti honesta – kaj ordono de la Eklezio, antaŭstaras la unua, kaj la kardinalo Newman nomas la Konsciencon “voĉo de Dio” kaj “origina vikario de Kristo”.

Laŭ katolika konstanta instruo konscienco antaŭas ĉiun pozitivan leĝon, ec tiun eklezian. Katoliko devas obei antaŭ ĉio al sia konscienco, estas moto derivebla de [2][rompita ligilo]

Papo Benedikto la 16-a faris siajn la konceptojn kiujn Henry Newman sintezis per tiu imago: “Certe, se mi pritraktus religion dumtoste postmanĝe – kiu ne estas multe proponebla – tiam mi tostus al la papo. Sed antaŭe al la konscienco kaj poste al la papo”. Similajn konceptoj troviĝas en la la encikliko Spe salvi.

Laŭ la kristana vidpunkto la konscienco ne povas esti disigita el la vero, en kiu tiu lasta trovas valoron kaj fundamenton; kaj la vero havas superecon sur la prakso: ne la agado determinas aŭ kreas la veron, sed la vero igas moralan kaj justan la agadon".

Konscienco laŭ la Biblio[redakti | redakti fonton]

En la hebrea, mankas termino kiu indiku konsciencon; multaj tradukistoj tradukas per konscienco anstataŭ per koro (Ijob 27,6s). Tio ne signifas, tamen, ke mankas la koncepto pri konscienco (ekzemple Gn 3,8-13). En la Nova Testamento estas Sankta Paŭlo kiu parolas pri konscienco (puŝite sed ne influite de iuj popolaj filozofioj). Laŭ li, konscienco anstataŭas la leĝon en paganoj (Rm 2,14s); la konscienco estas atestanto pri la sincereco de la Paŭlaj instruoj (Rm, 9,2; 2Kor 1,12) kaj pri la intima sinteno de la kristanaro (2Kor 5,11§). E 1Kor 8,7-13 Paŭlo prezentas du konsciencajn sintenojn: unu el ili li taksas erara, sed pri ĝi li montras respekton. (Germanlingve Kleines Stuftgarter bible Lexicon).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]