Konsento pri la konservado de vivaj rimedoj de la Antarkto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Konsento pri la konservado de vivaj rimedoj de la Antarkto, en angla Convention on the Conservation of Antarctic Marine Living ResourcesCommission on the Conservation of Antarctic Marine Living Resources, kaj CCAMLR, estas parto de la Antarkta traktato. Tiu Konsento estis subskribita ekde la 1a de Axugusto 1980 kaj ekvalidiĝis ekde la 7a de Aprilo 1982 fare de la Komitato por la Konservado de la Antarktaj Marvivaj Resursoj, kun sidejo en Tasmanio, Aŭstralio. La celo estas konservi la marvivon kaj la median integrecon en kaj ĉe Antarkto.

Oni pristudis ke pliigon de la kaptoj de krilo en la Suda Oceano havus malbonajn rezultojn ĉe la populacioj de aliaj maraj estaĵoj kiuj dependas el krilo por manĝo.[1] 31 ŝtatoj estis subskribintaj partoj en la konvencio, nome: Argentino, Aŭstralio, Belgio, Brazilo, Bulgario, Kanado, Ĉilio, Kukinsuloj, EU, Finlando, Francio, Germanio, Grekio, Barato, Italio, Japanio, Sudkoreio, Namibio, Nederlando, Novzelando, Norvegio, Peruo, Pollando, Rusio, Sudafriko, Hispanio, Svedio, Ukrainio, Usono, Unuiĝinta Reĝlando, Urugvajo, kaj Vanuatuo. [2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Commission for the Conservation of Antarctic Marine Living Resources. ccamlr.org (2011). Alirita 11a Oktobro 2011.
  2. http://www.ccamlr.org/pu/E/ms/contacts.htm