Konservema judismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konservema judismo estas branĉo de la juda religio kiu devenas de intelektaj korentoj kiuj naskiĝis en Germanio en la deknaŭa jarcento, kaj ĉefe de la positiva-historia skolo kiu evoluis en la mezo de la deknaŭa jarcento. La ĉefa ideologo de ĉi tiu korento de juda penso estis la germana rabeno Zefarias Frankel. Ĉi tiu skolo estis reago al la alveno de klerismo kaj al la fakto ke en tiu epoko oni forigis la plej multo da diskriminaciaj leĝoj kontraŭ judoj en Okcidenta Eŭropo. Laŭ la positiva-historia skolo, judaj religiaj leĝoj ĉiam ŝanĝiĝis dum la historio por adaptiĝi al la tempoj, kaj judoj ĉiam devus strebi sekvi la judajn leĝojn sed ankaŭ esti malfermitaj al ŝanĝoj. Zefarias Frankel ne kunsentis kun la Reformistoj, kiuj ankaŭ volis ŝanĝi judismon por igi ĝin pli moderna kaj tauga por la moderna mondo, ĉar li opiniis ke la ŝanĝoj kiujn ili volis alporti estis tro radikalaj kaj ne estis bazitaj sur judaj tradicioj. Tamen, li ankaŭ ne kunsentis kun la ortodokusoloj, kiuj refuzis akcepti iun ajn ŝanĝon al la judaj tradicioj. Origine, Frankel estis membro de la reformistoj, sed li forlasis ilin ĉar li ne kunsentis ke oni devus ĉesi uzi la Hebrean lingvon por preĝi.

Ĉirkaŭ la fino de la deknaŭa jarcento la debatoj inter Germanaj judoj ripetiĝis en Usono, kaj oni oficiale fondis la "konservema" branĉo de judismo, kiu okupis meza posicio inter la reformistoj kaj la ortodoksuloj. La movado kreskis tre multe dum la unua parto de la dudeka jarcento, ĉar ĝi plaĉis al enmigrintoj de Orient-Eŭropo kiuj trovis la ortodoksuloj tro rigidaj, sed pensis ke la Reformistoj estis ekster ilia tradicio. Por la plej multo de la jarcento, la konservema branĉo estis la plej populara inter Usonaj judoj, se laŭ la lastaj statistikoj, ĝi nun estas la dua plej granda korento de Judismo post la reformisma, kaj 33% de religiaj Usonaj Judoj apartenas al Konservema sinagogo. En la okdekaj jaroj, la Konservema movado dividiĝis pro la fakto ke oni decidis permesi al virinoj fariĝi konservemaj rabenoj.

Nuntempe, la Konservema korento estas konata kun la nomo "Masorti" (Hebree: Tradicia) ekster Nordameriko, pro la fakto ke la origina nomo povus kauzi konfuzon, kaj pensigi ke temas pri politike konservema movado.