Konservativa Partio (Britio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la brita Konservisma Partio. Por informoj pri samnomaj alilandaj partioj, vidu la artikolon Konservisma Partio.
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la brita Konservisma Partio. Por informoj pri ĝenerala konservisma ideologio, vidu la artikolon Konservismo.
David Cameron, partiestro 2010

La KonservativaKonservisma Partio (oficiale Conservative and Unionist Party, La Konservativa kaj Unuecisma Partio) estas la plej granda dekstra-flanka politika partio en la Unuiĝinta Regno de Britio kaj Nord-Irlando. La partio estas ankaŭ ofte nomata Tory Party, kaj ĝiaj membroj Tories, pro slangaĵo el la 18a jarcento.

La 'Unuecisma' parto de la oficiala nomo (ne ofte uzata ekster Skotlando) ekzistas pro la unuiĝo kun la Liberala Unuecisma Partio je 1921, kaj ankaŭ ĉar la Konservativoj kredas je fortaj ligoj kaj inter la diversaj partoj de Britio kaj kun Nord-Irlando.

La Konservativoj estis dum la 20a jarcento ofte la ĉefa partio de registaro. Renomaj ĉefministroj estas Winston Churchill, Sir Anthony Eden, Edward Heath, Margaret Thatcher kaj John Major. Margaret Thatcher gvidis kaj estris la partion de 1975, gajnis la nacian baloton en 1979 kaj estiĝis la unua ina ĉefministro en Britio. Ŝi estris ĝis sia eksiĝo en 1990, dum la plej longa tempo ke unu ĉefministro restis en tiu posteno. John Major gvidis la partion de 1990 post partia voĉdono por trovi novan partiestron, sed malgajnis sian ĉefministran postenon en 1997. En tiu jaro la brita popolo elektis Tony Blair, de la Laborista Partio, ĉefministro. Depost tiam la Konservativa Partio havis tri sekvajn estrojn, unue William Hague kiu eksiĝis en 2001, Iain Duncan Smith, kaj Michael Howard. Ili forte kontraŭas la eŭron.

El la Konservativoj estiĝis post 2003 ida nova grupo, la Konservativa Demokrata Partio, kiu kredas ke la tradiciaj Konservativoj neniel povas denove gajni nacian baloton., sed tiu nova grupo ne multe timigas la Konservativojn, kaj fakte la plejparto de la Brita loĝantaro eĉ ne scias ke la Konservativa Demokrata Partio ekzistas.

Estroj ekde 1846

Eksteraj ligiloj

greke The Conservative Party greke The Scottish Conservative & Unionist Party greke Welsh Conservatives