Konservisma Partio (Sud-Afriko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konservisma Partio de Sud-Afriko
Konserwatiewe Party van Suid-Afrika
partio
Lando  Sud-Afriko
Estro * Andries Treurnicht (1982-1993)
Fondiĝo 1982
Dissolvo 2004
Lingvo(j) Afrikansa
Ĉefa sidejo Kaburbo
Ideologio konservativismo
vdr

La Konservisma Partio de Sud-Afriko (afrikanse Konserwatiewe Party van Suid-Afrika) estis konservisma kaj apartisma politika partio en Sud-Afriko, aktiva ekde 1982 ĝis 2004.

Ĝi naskiĝis en 1982 kiel apartiĝo de parto de la tiam reganta Nacia Partio, kaj gajnis apartan subtenon inter blankhaŭtuloj kaj kamparanoj, ĉar ĝi kontraŭis la klopodojn de la registaro mildigi apartismon. Okaze de la naciaj balotoj en 1987, ĝi iĝis la ĉefa opozicia partio; en 1989, ĝi gajnis 31,52% el la voĉdonoj (sed tiam, kompreninde, rajtis voĉdoni nur blankuloj).

En 1992, okaze de la referendumo kiun la tiama registaro organizis por mezuri subtenon al siaj projektoj pri socia reformo, la Konservisma Partio estris la nean kampanjon; 68% el la blankula voĉdonantaro tamen jesis la referendumon.

Dum la ĉesigo de apartismo, la Konservisma Partio atingis la maksimuman influon en la sudafrika politika scenejo; tamen, ĝia subteno rapide forfalis ekde 1994, kiam ĝi rifuzis partopreni la unuajn balotojn kie ankaŭ nigruloj rajtis ĝui voĉdonrajton. Pluraj el ĝiaj poruloj tiam transiris al la ĵus starigita Freedom Front.

En 2003, la Konservisma Partio oficiale kuniĝis al Freedom Front; la kuniĝo alprenis la nomon Freedom Front Plus.

Eksteraj ligiloj