Kunsonantaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Konsonanco)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun konsonanto.

La vorto kunsonantaĵokonsonanco (de lat. con = „kun, kune“ kaj sonare = „soni“) estas en la muziko nomo por bel-kunsonaj intervaloj kaj akordoj, kiujn oni sentas ripozaj kaj ne dissonaj.

La aŭdo perceptas plimalpli konscie ankaŭ la supratonaron de ĉiu tono. Ju pli simpla kaj harmonia la osciloproporcio de du tonoj, des pli belsona la orelo eksentas la rezultan intervalon.

El fizika vidpunkto du tonoj estas des pli kunsonantaj (belsonaj), ju pli harmonias iliaj suprotonoj. Tio koncernas intervalojn kun kiel eble plej simplaj nombroproporcioj, ekz. la oktavo (2:1), la kvinto, (3:2) kaj la kvarto (4:3). Tiajn simplajn nombroproporciojn la pitagoranoj ankaŭ nomis belajn geometriajn proporciojn.

Klasike oni taksas la kunsonantaĵojn kiel

La sento por kunsonantaĵoj diferencas laŭ la diferencaj homoj, kulturoj kaj epokoj. Dum kiam la mezepokano sentis nur la intervalojn oktavo, kvinto kaj kvarto kiel belsonaj, dum la renesanco oni ekŝatis ankaŭ la terciojn kaj sekstojn. Aparte la percepto de la kvarto ŝanĝiĝis: kion en la mezepokanoj konsideris kiel kunsonantaĵon, do tutajn ĥoralojn kun paralelaj kvartoj, jam en la baroka epoko estis (depende de la harmonia kunteksto) dissonanta (vd. apoĝaturo). Ĵazulo sentas aron da akordoj kiel belsona, kvankam tiuj ĉi enhavas ofte serion da dissonantaj intervaloj, ekz. la grandan septimon.

Ankaŭ la ĉina kvintonismo kaj la barataj ragoj laŭas la harmonisciencajn regulojn.

Ĝis la mezepoko oni uzis nur haromiojn, kiuj sekvas la regulojn de la nombroj 1, 2, 3 kaj 4. Kun la tercio aliĝis la nombro 5.

Ankaŭ sintezajn sonojn, ekz. generitaj per ringmodemo, oni povus senti kiel belajn.

En la kompozicio, aparte en la historia kontrapunkto kaj la harmoniscienco, la kunsonado aŭ dissonado de intervalo estas same grava kiel je taktoj la akcentataj kaj malakcentataj tempoj.

Atentendas, ke la fizikteoria deduktado baziĝas sur kultura specialkazo, nome tiu de la unudimensiaj oscililoj, alkiuj plimalpli apartenas la kutimas muzikiloj. Je ĝenerale oscilivaj aĵoj (platoj, bastonoj, membranoj, sonoriloj ktp.) ekestas partotonoj je pli komplika maniero, ne plu ekzistas "supratonoj" laŭ entjeraj proporcioj. Pro tio en ĉi tiuj kazoj la aliflanke kunsonantaj intervaloj povas dissoni.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]