Konspiro-teorioj pri la 11-a de septembro 2001

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nocio[redakti | redakti fonton]

Konspirokomploto estas, en ĝenerala lingvouzo, sekreta ligo de grupo da homoj kun certa celo, nekonata al eksteruloj. Precipe ĉe komploto tiu celo estas malica aŭ eĉ krima.

Konspiro-teorio estas teorio, kiu rekondukas iujn eksterordinarajn eventojn al tia sekreta plano. Ĝi tiel proponas alternativan klarigon de tiuj eventoj, deviantan de la ĝenerale akceptata teorio.

La eventoj de la 11-a de septembro 2001 provokis aron da tiaj klarigoj. Pro asertataj nekongruaĵoj en la oficiala prezentado de la kaŭzoj de la atako pluraj verkistoj dubigis la ĝenerale disvastigitan klarigon, interalie Mathias Bröckers, Gerhard Wisnewksi, Thierry Meysann, Andreas Von Bülow kaj Eric Hufschmid.

Tiuj verkistoj kutime emfazas, ke iliaj teorioj baziĝas sur tute normalaj ĵurnalistaj enketoj. Tiajn ili konsideras necesaj, ĉar ili siavide malkaŝis grandan aron da kontraŭdiroj kaj neresponditaj demandoj, kiuj pravigas dubojn pri la oficiala versio.

Tial kelkaj tiaj verkistoj malakceptas la nocion "konspiro-teorio" kiel antaŭjuĝan. Ili argumentas, ke ĉiun enketon pri fonaj faktoj eblas tiel nomi. La ĝenerale akceptatan teorion ili siaflanke atribuas al konspiro kontraŭ la publiko.

Fizikaj duboj[redakti | redakti fonton]

Pensilvanio: "Ne estis aviadilo"[redakti | redakti fonton]

Aserto: Ĉe la kraŝejo en Pensilvanio oni trovis nur etajn rompaĵojn de aviadilo. Tial ne eblas, ke tie falis granda pasaĝera aviadilo.

Subtenaj argumentoj[redakti | redakti fonton]

Gerhard Wisnewski donas por tiu teorio:

  • citaĵon de la unua surloka atestanto, la urbestro de Shankville: "There was no airplane. No airplane!" ("Ne estis aviadilo. Ne estis!")
  • laŭdiran mankon de esploraj raportoj pri la akcidento
  • mankon de fotoj de vrakaĵoj
  • neidentigeblajn ladaĵojn sur la tero, kiu ne estas atribueblaj al iu aviadilo
  • atestaĵojn de dekoj da homoj, kiuj miris pri la neesto de vrako aŭ vrak-partoj ĉe la kraŝejo.

Tio sugestu la dispafon de la aviadilo per raketo kaj la sekretan forigon de la vrakaĵoj fare de usonaj sekretaj servoj.

Kontraŭaj argumentoj[redakti | redakti fonton]

La germana magazino Der Spiegel en sia numero 27/2003 enketis pri tiuj onidiroj kaj demandis kelkajn el la atestantoj nomitaj de Wisnewsky.

  • Laŭ tio la urbestro diris: "There was no airplane anymore – nothing was left" ("Ne plu estis aviadilo, nenio restis"), referencante la eksplodon de la aviadilo ĉe la kraŝo, tute detruintan ĝin.
  • Li diris krome, ke jes ja estis trovitaj iom grandaj aviadilaj partoj, interalie la motoroj, en aliaj lokoj.
  • La "malaperon" de la vrako klarigas la eksplodo kaj la engrundiĝo en la kampon.
  • Multaj vidaj atestantoj interkonsentas, ke kraŝis aviadilo.
  • La mankon de fotoj pri vrakaĵoj aŭ de enketaj raportoj la magazino ne povis refuti, ĉar la aŭtoritataj enketoj ankoraŭ ne estis finitaj kaj iliaj rezultoj ankoraŭ ne publikaj.

Pentagono: "Ne estis aviadilo"[redakti | redakti fonton]

Aserto: Ankaŭ la aviadilo trafinta la Pentagonon ne ekzistas.

Subtenaj argumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Fotoj de la detruita alo de la Pentagono sugestas, ke la aviadilo trafis perfekte la unuan etaĝon sen tuŝi la grundon. Tio estas malprobabla, ĉar necesus majstra aviadila regado, kiun la laŭasertaj teroristoj ne posedis, laŭ konfirmo de iliaj aviadaj instruistoj.
  • Ankaŭ en la Pentagono, kiel en Pensilvanio, ne restis spuroj de aviadilo de tipo Boeing 757.
  • La enhavo de la flug-registriloj ne estas publikigita.
  • La truo en la Pentagono estas tro malgranda por aviadilo Boeing 757.
  • Neniu foto montras vrak-partojn.
  • Same kiel en Pensilvanio, videblaj maŝineroj pli similas forĵetaĵojn ol partojn de kraŝinta aviadilo.

La duboj pri la publike disponeblaj fotoj de la du kraŝoj estas kombinitaj al la aserto, ke dufoje en tiu tago granda pasaĝera aviadilo preskaŭ senspure malaperis ĉe kraŝo. Tio laŭ la skeptikuloj estas tre malprobabla novaĵo en la historio de aviado kaj suspektigas, ke tiel ne povis esti.

Kontraŭaj argumentoj[redakti | redakti fonton]

  • La aviadilo unue frapis la grundon kaj de tie resaltis al la konstruaĵo. (Al tio la skeptikuloj respondas, ke la gazono antaŭ la konstruaĵo restis nedifektita.)
  • En la konstruaĵo ĝi estis dispecigita per liberiĝo de enorma varmeca kaj moveca energio. (Respondo: Aviadilo pezas centon da tunoj. Eĉ, se okazis dispeciĝo, la partoj devas esti troveblaj.)
  • La kraŝo estis registrita de ekstera kamerao, kiu klare montras eksplodon kun granda flambulo, laŭdire el keroseno. (Respondo: La filmoj estis konfiskitaj tuj post la okazaĵo.)
  • La kraŝa kratero respondas al la grandeco de pasaĝera aviadilo. Estis damaĝitaj ankaŭ aliaj etaĝoj. (Respondo: Ne estis kraŝa kratero en la grundo, sed nur truo en la domo. Ne videblas truoj kaŭzitaj de la aloj.)
  • Ekzistas multaj fotoj de aviadilaj rompaĵoj kaj vrakaj restaĵoj en la konstruaĵo [1]. (Respondo: Entute temas pri cento da tunoj; unuopaj pecoj ne pruvas, ke fakte temis pri aviadilo.)

"La turoj estis eksplodigitaj"[redakti | redakti fonton]

Aserto: La subfalo de la ĝemelturoj de la Monda Komerca Centro en Novjorko kaj de aliaj proksimaj konstruaĵoj okazis kiel ĉe planita eksplodigo [2].

Subtenaj argumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Multaj fotoj kaj filmregistraĵoj de la subfalo laŭdire pruvas la eksplodigon.

"La ŝtalaj traboj ne fandiĝis"[redakti | redakti fonton]

Aserto: Ne eblis, ke fandiĝis la ŝtalaj traboj de la konstruaĵoj, do devis esti alia kaŭzo de la subfalo.

Subtenaj argumentoj[redakti | redakti fonton]

  • La brultemperaturo de keroseno estas proksimume 800 °C.
  • Ŝtalo komencas perdi sian fortikecon nur ĉe 1100 °C.
  • Tiu temperaturo neniel estis atingita en la konstruaĵo, ĉar post mallonga tempo ekmankis oksigeno.
  • La ŝtalaj traboj parte estis protektitaj kontraŭ fajro per asbesto kaj betono.
  • La rapida forigo kaj detruo de la restaĵoj de la domoj malebligis ilian esploradon.

"La turoj estus devintaj fali flanken"[redakti | redakti fonton]

Aserto: Ĉe iom-post-ioma malfortiĝo de subtenaj elementoj pro kerosena varmo la turoj estus devintaj renversiĝi flanken.

Subtenaj argumentoj[redakti | redakti fonton]

  • La falo de la betonaj plankoj ne povis komenci ekzakte egaltempe je ĉiuj flankoj, sed devis komenciĝi proksime de la alfrapejo.
  • Tial la konstruaĵoj estus devintaj kliniĝi al la alfrapa flanko.
  • Eĉ ege malgranda devia angulo devus pligrandiĝi, ne nuliĝi dum la falo.
  • Tial la turoj estus devintaj fali flanken, de desupre malsupren subfali.
  • Ankaŭ la masa inerteco ne klarigas la subfalon: Maso stabiligas moviĝantajn (falantajn) korpojn. Ŝtalaj stangoj moliĝas nur malrapide kaj tiam forkurbiĝas de la flanko de varmigo. Tio bezonas tempon kaj deflankigas la turan pinton, kio pli kontribuas al kurbiĝo. Same kiel faligita arbo la turo do estus devinta fali flanken, ne frakasi sian "trunkon".
  • Tial nur planita teknike sperta disigo, simetria kaj sinkronigita, povis kaŭzi tian perfektan detruon [3].

Argumentoj kontraŭ la 3-a, 4-a kaj 5-a asertoj[redakti | redakti fonton]

Ekspertizo de material-sciencisto de la renoma Masaĉuseca Instituto pri Teknologio (MIT) traktas ĉi ĉiujn hipotezojn, inkluzive de la laŭaserte necesaj planitaj eksplodigoj [4].

  • Ĝi refutas la tezon pri la fanda temperaturo de ŝtalaj traboj: Konstruŝtalo perdas sian firmecon jam ĉe temperaturoj malpli altaj ol la indikitaj 1100 °C. Jam ĉe 425 °C ĝi komencas moliĝi, ĉe 650 °C ĝi perdas duonon de sia firmeco.
  • Temis ne pri maldika industria turo, kiu pro malalta faldejo kvazaŭ renversiĝus.
  • Pli ĝuste la masa inerteco de la ĉ. 500.000 tunojn pezaj turoj malhelpis flankeniĝon, kvankam la rompejoj estis malsimetriaj.
  • Por malpezigo la turoj ne posedis betonajn, sed aluminiajn plankojn,

fiksitajn inter la kerno kaj la ŝtala ekstera muro. Tiu aluminiaj ladoj estis kovritaj per maldika tavolo de cemento.

  • Aluminio ja havas pli altan fandotemperaturon ol ŝtalo, sed tamen malfortikiĝas pro varmo.
  • Laŭ deklaroj de fajrobrigadaj spertuloj tiaj plankoj rezistas al incendio nur ĉ. 15 minutojn.
  • Malgraŭ sia alta pezo la turoj konsistis plejparte el aero kaj ne estis masivaj kiel arbotrunko, do ili povis subfali.
  • Ĉiu subfalanta planko falis sur la senpere malpli altan kaj tiel kaŭzis ĉenreakcion.
  • Tion konfirmas bildoj de la subfala rompaĵaro post malleviĝo de la polva nubo.

"La unua turo devis fali antaŭ la dua"[redakti | redakti fonton]

Pro la malsamaj altoj kaj anguloj de la alfrapo la turo unue trafita estus devinta fali pli frue ol la dua.

Subtenaj argumentoj[redakti | redakti fonton]

  • La turoj konsistis en ŝtala kerno kaj betona tegaĵo tenata per ŝtalaj traboj. Aviadilo 1 trafis turon 1 precize orte, la eksplodo do trafis precize la portantan ŝtalan kernon.
  • Aviadilo preskaŭ maltrafis turon 2 kaj trafis ĝin flanke. Grandaj partoj de la eksplodo okazis ekstere de la konstruaĵo aŭ en la betona tegaĵo kaj apenaŭ influis la ŝtalan kernon.
  • Tamen turo 2 falis pli frue ol turo 1. Tio devas havi specialan kaŭzon.

Kontraŭaj argumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Aviadilo 2 trafis la turon malpli alte ol aviadilo 1. La pli alta gravita ŝarĝo de la damaĝita turo 2 kaŭzis ties pli fruan falon.

Duboj pri la konduto de la laŭdiraj krimintoj[redakti | redakti fonton]

"La krimintoj ne povis esti tiuj"[redakti | redakti fonton]

Aserto: La multaj "senambiguaj spuroj" impresas aranĝitaj kaj ne estas kredeblaj.

Subtenaj argumentoj[redakti | redakti fonton]

  • En Bostono la laŭdiraj krimintoj "postlasis" arabajn flugplanojn, instruajn videoojn kaj koranon en luitaj aŭtoj. Minimume la koranon ili ja estus kunportintaj.
  • Ili mendis enlandajn flugojn, ĉe kiuj ne necesis legitimi sin, senbezone indikante siajn verajn nomojn.
  • Ili skribis adiaŭajn leterojn kaj metis ilin en sian flugpakaĵon, kiu nur "hazarde" restis en la flughaveno kaj saviĝis.
  • Tiu konduto kontraŭdiras la laŭplanan procedon kaj la ceteran retenemon de oficialaj konfesoj kaj deklaroj de Al-Kaida.
  • La krimintoj, kiuj profesiece planis, ne estus farintaj tiajn erarojn.

Kontraŭaj argumentoj[redakti | redakti fonton]

  • La argumentoj supozas, ke la krimintoj devis ne postlasi tiajn spurojn, ĉar antaŭe ili bezonis sekretecon (kiel "dormuloj", t. e. agentoj, kiuj longe atendas specialan komision).
  • Tiu logiko malagnoskas la ecojn de islamaj sinmortigaj atencoj, kiuj ja volas ion komuniki al la mondo.
  • La argumentantoj ne povas klarigi, al kiu celo servu la falsaj spuroj.

"La tempo estis malbone elektita"[redakti | redakti fonton]

Aserto: Islamanoj estus elektintaj alian tempon por la atencoj, same precize kalkulantaj teroristoj: Unu aŭ du horojn poste aŭ je semajnfino la atencoj postulus senkompare pli da viktimoj.

Tiu argumento estas duflanka: Unue ĝi supozas pli grandan malicon ol la montritan, alie ĝi supozigas, ke la veraj krimintoj volis eviti viktimojn; tio ne kongruas kun la faktaj 3.000 viktimoj.

Supozebla antaŭscio de la sekretaj servoj[redakti | redakti fonton]

"CIA sciis"[redakti | redakti fonton]

Aserto: estas neimageble, ke Usono estis surprizita de la atencoj.

Subtenaj argumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Kvankam Usono laŭaserte nenion suspektis, jam post horoj oni identigis la laŭdirajn krimintojn.
  • La enormaj buĝetoj de la sekretaj servoj NSA kaj CIA kaj de sistemoj kia Echelon malebligas, ke Usono nenion eksciis pri la preparado de tiuspecaj atencoj.
  • Laŭ raportoj ekzemple de la germana gazeto Frankfurter Allgemeine Zeitung ek de la mezo de aŭgusto la germana servo Bundesnachrichtendienst, la israela servo Mossad kaj aliaj sekretaj servoj speciale avertis pri aviadilforkondukoj.
  • Tiuj servoj kutime bone kunlaboras kun CIA. Tial ties plena malsukceso estas malprobabla.

Kontraŭaj argumentoj[redakti | redakti fonton]

  • La krimintoj neniel klopodis kaŝi sian identecon, do eblis rapide identigi ilin.
  • Buĝeto de ajna grandeco ne malebligas homajn erarojn kaj fuŝojn.
  • La koncepto de la teroristoj estis nova.
  • Mankis inform-interŝanĝo ne inter la sekretaj servoj, sed ja inter ili kaj la sekurecaj aŭtoritatoj de Usono.
  • Burokrataj institucioj ofte malrapide reagas al novaj danĝersituacioj kaj nur post okazintaj katastrofoj adaptas sian organizadon al ili.
  • Se en CIA ekzistus tia konspiro, ĝi iam malkaŝiĝus. Ĉar diversaj servoj en Usono rivalas, interna sekreteco ne povus daŭre funkcii. Necesus tuj mortigi ĉiujn ŝciantojn, kio iam kaŭzus suspekton en ilia ĉirkaŭaĵo.
  • Se estus komploto, ankaŭ ĉiuj enketaj komisionoj devus fari nurŝajnan laboron. Plani kaj daŭre plenumi tian mistifikon de la monda publiko necesigus klarigon pli komplikan ol la oficiale donitan por la atencoj.
  • Sekretaj servoj daŭre ricevas lavangojn da indikoj plej ofte sensignifaj. Nur kun postscio eblis elfiltri tiujn, kiuj koncernis la eventojn de la 11-a de septembro. Antaŭe ekkoni ilin estis preskaŭ neeble, ĉar oni ne antaŭvidis konkretan scenaron de tiu speco.
  • Scenaro de aviadilaj atencoj, precipe al la Monda Komerca Centro, estis konata al CIA kiel danĝero de 1998. Jam en 1993 la Centro estis celo de islamista atenco. De 1998 ekzistis indikoj pri aviadilforkaptoj en Usono de Al-Kaida. En somero de 2001 estis konkretaj indikoj pri restadejoj de serĉataj islamistoj en Usono. Tiuj krome pro sia trejniĝo kiel aviadilistoj kaŭzis suspektojn ĉe subalternaj FBI-observistoj. Sed ties avertoj ne atingis la ĝustajn instancojn en la CIA-hierarkio.
  • Aldoniĝis, ke la plej altranga spertulo pri teroro de la usona registaro, Richard Clarke, de januaro 2001 regule dissendis urĝajn avertojn pri baldaŭaj teroraj atencoj de Al-Kaida en Usono, malagnoskatajn de ministroj kaj nur je la 4-a de septembro 2001 traktatajn de la registaro de George W. Bush, sed ne konsideratajn seriozaj.
  • La atencoj do eblis precipe pro tio, ke la usona registaro malgraŭ sufiĉe konkretaj avertoj ne kalkulis je tiaj atencoj kaj ne prepariĝis.

Tian homan kaj organizan misfunkciadon la usona registaro provas estonte malebligi per nova, forte centrigita aŭtoritato, la ministerio pri "hejmlanda protekto".

Supozataj manipulado de amaskomunikiloj kaj propagando[redakti | redakti fonton]

"Estas nepruvite, ke kulpis Bin Laden"[redakti | redakti fonton]

Aserto: Ne estas konvinkaj pruvoj, ke krimis Al-Kaida.

Subtenaj argumentoj[redakti | redakti fonton]

La "konfesa" videoaĵo de Usama bin Laden pruvas nenion, ĉar ĝi ne enhavas konfeson kaj la teksto eble estas falsaĵoj.

  • Bin Laden estas serĉata de FBI ne pro la atencoj de la 11-a de septembro.
  • La deklaroj de kaptitaj Al-Kaida-anoj estis nek publikigitaj nek kontrolitaj de sendependuloj, pro indiko al la nacia sekureco de Usono.

Kontraŭaj argumentoj[redakti | redakti fonton]

  • La krimintoj estis kun 99-%-a certeco identigitaj kiel serĉataj arabaj teroristoj, ekzemple per la (malklaraj) fotoj de flughavenaj kameraoj.
  • Bin Laden ne estas serĉata de FBI pro tio, le la instancoj por eksterlandaj krimuloj estas CIA kaj sekretaj armeaj operacioj.
  • Ĉiuj aviadilstiristoj de la 11-a de septembro samtempe dum du monatoj estis en Afganio kaj Pakistano, tre probable en instruejoj de Al-Kaida.
  • Bin Laden en sia videoaĵo nome mencias Mohammed ATTA kaj gloras siajn sciojn pri statiko, per kiuj li kontribuis al la planado de la atencoj. Tion konfirmas sendependaj tradukoj (ekz. de la germana gazeto taz).
  • La kaptitaj Al-Kaida-anoj Ramzi Binalshibh kaj Khalid Scheich Mohammed havis kontakton kaj al la gvidantoj de Al-Kaida kaj al la aviadil-teroristoj. Ke iliaj deklaroj estis ricevitaj per torturo, bedaŭrinde ne estas neeble.
  • Longe preparitan planon indikas
    • la atenco de radikalaj islamistoj al la Monda Komerca Centro en marto 1993,
    • telefonaĵoj subaŭskultitaj antaŭ la atenco kaj
    • la fatvo de Osama bin Laden, en kiu li instigis kaj pravigis murdadon de usonaj civiluloj.

"La amaskomunikiloj estas cenzurataj/cenzuras sin mem"[redakti | redakti fonton]

Aserto: La amaskomunikiloj estas centre regataj, ĉar ĉiuj malhelpas la disvastigon de "veraj" informoj pri la atencoj.

Subtenaj argumentoj[redakti | redakti fonton]

  • La defendantoj de la oficiala versio tute ne aŭ nur supraĵe esploris pri la fono de la atenco.
  • La rapida disvastigo de unu sola versio sen mencio de aliaj klarigoj kaŭzas malkonfidon kaj sugestas centran regadon de la amaskomunikiloj aŭ ties memcenzuron.
  • La senbreĉa fronto de malakcepto kontraŭ la tezoj de la skeptikuloj same baziĝas sur dua konspiro kaj sisteme malrespektigu ilian laboron.

Kontraŭaj argumentoj[redakti | redakti fonton]

  • La konspiraj teorioj bone disvastiĝas kaj vendiĝas en la komunikiloj, do ne estas subpremataj.
  • La malkaŝantaj ĵurnalistoj mem enketas tre supraĵe kaj malprecize. Granda parto de iliaj "argumentoj" baziĝas sur nepruvitaj kaj nepruveblaj asertoj kaj supozoj, kiuj ne eltenas kontroladon.
  • Tiel la studo de MIT science konvinke refutis ĝuste tiujn fizikajn tezojn, kiuj aspektis almenaŭ iom faktece.
  • La fronto de la malakcepto do ne estas konspira rifuzo akcepti faktojn, sed prava rifuzo de mensogoj kaj disvastigo de onidiroj.

Supozata kunlaboro de Usono kun la teroristoj[redakti | redakti fonton]

"CIA bezonas la opion de Afganio kiel fonton de mono"[redakti | redakti fonton]

Aserto: Usono unue subtenis la talibanojn kiel ordigan faktoron en Afganio, sed poste forigis ilin, ĉar ili ŝtopis ilian gravan mon-fonton, kultivadon de drogoj.

Subtenaj argumentoj[redakti | redakti fonton]

  • La islamistaj armeestroj en Afganio, inter ili Bin Laden kaj la Talibanoj, en la 1980-aj jaroj ricevis financan kaj militan helpon de CIA.
  • La opio de Afganio estas grava ekonomia faktoro por la sekretaj servoj. CIA regas la tutmondan trafikon de tiu drogo.
  • Antaŭ la milito la Talibanoj sukcesis preskaŭ plene ĉesigi la kultivadon de opio-papavo en Afganio.
  • Tio minacis la plej gravan monfonton de CIA, sekretaj, fluaj narkotaĵ-dolaroj.

Kontraŭaj argumentoj[redakti | redakti fonton]

  • La subteno de la afganiaj armeestroj okazis en 1980. La konstruado de instruejoj por teroristoj en Afganio okazis de 1991, ne antaŭe. Post la Dua Golfa Milito Usama bin Laden elektis Usonon kiel novan ĉefmalamikon de ĝihado.
  • La talibanoj nuligis ne la tutan, sed nur la "sovaĝan" kultivadon de opio kaj ties konsumon de islamanoj en Afganio.
  • Eksporton de opio en ne-islamajn landojn ili ne malhelpis, ĉar ili konsideris drog-dependecon de miskredantoj dezirinda. Ĝi subtenu la iom-post-ioman detruadon de ne-islamaj, precipe okcidentecaj regnoj.
  • Ekzistas nek pruviloj nek indikoj, ke CIA regas la tutmondan opio-komercadon. Ekzistas pruviloj por tio, ke Usono kontraŭbatalas la internacian drog-komercadon: Bombado de koka-kampoj kaj mafiejoj en Kolumbio.
  • Nenio indikas, ke CIA aprobis aŭ eĉ signife faris la atencojn por povi senprobleme plu kultivi opion en Afganio.
  • Kiel kialon neniigi la Talibanojn CIA ne bezonis la atencojn.

Konkludo de profitanto al kaŭzinto[redakti | redakti fonton]

Multaj konspiraj teorioj baziĝas sur la supozo, ke la profitanto de evento estas ties kaŭzanto. Ili eliras de la demando "kiu profitas?" (latine: cui bono?).

Problema ne estas la demando mem. Ĝin aparte fari eblas kaj necesas. Se en la kunteksto de antaŭjuĝa konspiro-teorio ĝi nur subtenas klarigon jam supozatan kiel certa: ke Usono mem komisiis la atencojn.

Tiu argumentada skemo baziĝas sur klasika misrezonado: subtakso de la komplekseco. El intencoj lineare sekvas rezultoj, tial inverse eblas lineare rekonkludi de rezultoj al intencoj. Ekzemplo por tio estas jena argumentado:

"La fikciaj atencoj produktu novan kliŝon de malamiko"[redakti | redakti fonton]

Aserto: Post la atencoj Usono komencis novan "mondmiliton" kontraŭ la "kanajlaj ŝtatoj", protektantaj teroristojn. Por atingi tiun planitan celon la okcidenteca mondo devis post la fino de la Malvarma milito kaj de komunismo ŝanĝi sian kliŝon pri la malamiko. Por tio necesis la teroraj atencoj de la 11-a de septembro 2001. Ili ankaŭ faciligis akceptigon de "kontraŭ-teroraj leĝoj", kaŭzantaj pli da kontrolado kaj restriktojn de bazaj rajtoj, en multaj okcidentecaj ŝtatoj.

Subtenaj argumentoj[redakti | redakti fonton]

  • La okcidenteca publiko estis kaj estas mult-okaze misinformata de siaj registaroj kaj sekretaj servoj: Ekzemple estis provite akiri la konsenton de la okcidenteca publiko al la Dua Golfa Milito per parte falsaj "pruviloj" pri nova atoma programo kaj pri kunlaboro de Saddam Hussein kun Al-Kaida.
  • La teknikaj ebloj manipuli ekzemple bildajn informojn estas preskaŭ senlimaj.

Kontraŭaj argumentoj[redakti | redakti fonton]

La refuton de tiu klarigskemo malfaciligas la parta praveco de la argumentoj. Sed konspiro-teorioj el tiaj spertoj ofte konkludas inversigon de la pruvo-devo: La Usona registaro devas pruvi, ke ĝi ne mem planis la atencojn. Aldone oni apriore ne kredas, ke ĝiaj klopodoj klarigi povus esti kredindaj. Tiel oni supozas rigidan dogmon de manipulado kaj surmetas ĝin al eventoj kiaj la atencoj de la 11-a de septembro 2001.

Do ĉe tiu konspiro-teorio kerne temas pri alternativa pesado de kaŭzoj kaj efikoj de la kontraŭterora milito. La – certe diskutinda – kritiko de la okcidenteca politiko sekva al la atencoj estas pravigata per konspira klarigo de iliaj kaŭzoj. Tiu unukaŭza derivado tamen plej ofte malagnoskas aŭ malsufiĉe konsideras:

  • ke la islamismo de Al-Kaida efektive konsideras la Okcidenton kiel malamikon kaj kontraŭbatalas ĝin
  • ke la kliŝo pri la malamiko islamo jam estis ekkonstruita antaŭ la 11-a de septembro kaj jam antaŭe servis al pravigo de intervenoj, kaj ne necesis krimego kontraŭ la propra popolo.
  • ke la planadon kaj efektivigon de la atencoj konfesis pluraj gvidaj reprezentantoj de Al-Kaida.

En sia video-mesaĝo al la usona popolo de la 29-a de oktobro Usama bin Laden unuafoje malferme konfesis sin kiel iniciatinton de la atencoj de la 11-a de septembro 2001 kaj transprenis la respondecon pri ili.

"Kulpas la judoj"[redakti | redakti fonton]

Tiu stereotipaĵo ekaperis en la komunikiloj de la islamistoj kaj tie estis integrita en kontraŭjuda konspira scenaro. Ekzemple la televidstacio de la libana Hizbala asertis, ke la israela eksterlanda sekreta servo Mossad efektivigis la atencojn por fortigi la pozicion de Israelo. Tio estis "pruvita" per la falsa aserto, ke ĉiuj 4.000 judoj okupitaj en la Monda Komerca Centro tiutage feriis. En arabaj landoj tiu kontraŭjuda varianto de la konspira teorio pri la 11-a de septembro estas tre disvastigita.

La komence cititaj skeptikuloj tamen ne defendas tiun aserton. Tamen ĝi aŭdeblas – mildigite – ankaŭ de okcidentecaj anoj de konspiro-teorioj. Dekstraj ekstremuloj transprenas kaj mencias ĝin plezure por trovi akcepton ĉe kritikantoj de Israelo kaj Usono kaj disvastigi kontraŭjudismon.

Kritiko kaj kontraŭkritiko[redakti | redakti fonton]

La amaskomunikiloj precipe en 2001 okupiĝis pri la temo kaj diversmaniere provis kontroli la verecon de la konspiro-teorioj pri la 11-a de septembro 2001 kaj kritiki ties aŭtorojn kaj la politikajn kromefikojn de iliaj tezoj.

  • La berlina gazeto taz – die Tageszeitung je la 2-a de julio 2003 forte atakis ties reprezentantojn, ĉar ili permesis al dekstraj ekstremuloj utiligi ilin kaj konfirmis ties mondkoncepton. Antaŭiris kunveno de konspiro-verkistoj, ĉe kiu (naziulo) Horst MAHLER estis akceptata kiel gasto, sed protestanto kontraŭ li estis tuj formalpermesita. Tial taz defendis la opinion, ke la socia funkcio de la onidiroj pri la 11-a de septembro estas tute alia ol la pretekstata intenco trovi la veron.

[5].

  • Titola raporto de Der Spiegel de la 8-a de septembro 2003 diskutas kelkajn kernajn tezojn precipe de Gerhard Wisnewsky kaj Mathias Bröcker. Ĝi pruvis ĉe ambaŭ senzorgan enketadon, unuflankan elekton de atestantoj kaj falsadon de faktoj[6].
  • Verkisto Andreas von Bülow en la televida elsendo "Menschen bei Maischberger" je la 9-a de septembro 2003 estis riproĉata, publikigi siajn akuzojn sen ajna respekto al ĵurnalista zorgo.
  • Mathias Bröckers [7] kaj Gerhard Wisnewski [8] publikigis respondojn al la riproĉoj. Ili klarigas la kontraŭargumentojn de la gazetaraj raportoj el interkonsentita nescio kaj plu defendas la plej multajn el siaj suspektoj.

Provizora rezulto[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe multaj amaskomunikilaj raportoj ordinara inform-konsumanto devas pene alproksimiĝi al la vero, sen povi precize kontroli la sciencaj faktojn. Por povi pesi la argumentojn por ambaŭ vidpunktoj necesas kono de la originalaj raportoj de ambaŭ flankoj, subtrahi la prosituacian polemikon kaj laŭpunkte interrilatigi. Necesas konfronti la objektivajn argumentojn por kaj kontraŭ ĉiu unuopa tezo kaj tiam zorge kontroli fonton kaj kernon de ĉiu unuopa argumento, tiom kiom permesas publike alireblaj informoj.

Al tiu metodiko tiu ĉi artikolo devigis sin kaj sekvis. Tiel eblis parte klarigi la verecon de unuopaj konspir-teoriaj tezoj. El tio eblas kun certa probablo derivi la kredindeco de la ceteraj asertoj de la konspiro-verkistoj. Iliaj publikigoj montras laŭ formo kaj enhavo klarajn indikojn pri malpura ĵurnalista laboro kaj vendo-cela sensaciigo. Tiu suspekto ekzistas jam pro tio, ke

  • la plej multaj konspiro-verkistoj enhave ofertas malmulte da novaĵoj kaj originalaĵoj, sed kopiis de usonaj tekstoj kaj unu de alia;
  • iliaj argumentoj grandparte ne estas argumentoj, sed konsistas nur el nepruvitaj asertoj;
  • tiuj estas relative sensisteme kungitaj kaj ofte ne interkongruaj;
  • veran alternativan klarigon de la kaŭzitaj duboj la aŭtoroj ne proponas. Ili nur aludas, ke malantaŭ ĉio devas esti CIA mem. Tiel ili subtenas jam ekzistantan malklaran kontraŭ-usonismon, precipe ĉe tiuj, kiuj ne volas aŭ povas surpreni la penon de kontrolado.

Kiu volas scii pli precize, intertempe povas aliri la ampleksan enket-raporton de la komuna nacia komisiono de la usonaj senato kaj kongreso de majo 2004, verkita de spertularo nedependa de la registaro (vidu sube). Ĝin ne eblas simple forĵeti kiel konspiran malinformadon, ĉar ĝi donas al ĉiu detalo precizajn pruvilojn kaj indikas la publikajn fontojn por ĝi. La skeptikuloj havas la meriton, ke malrekte ili antaŭenigis la precizan klarigadon de la okazo kaj fonoj de la atencoj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Mathias Bröckers: Verschwörungen, Verschwörungstheorien und die Geheimnisse des 11.9. Frankfurt am Main 2002
  • Mathias Bröckers, Andreas Hauß: Fakten, Fälschungen und die unterdrückten Beweise des 11. September Verlag, 2001, Frankfurt am Main 2003
  • Andreas von Bülow: Die CIA und der 11. September. München 2003
  • Gerhard Wisnewski: Operation 9/11. Angriff auf den Globus. München 2003
  • Gerhard Wisnewski: Mythos 9/11. Der Wahrheit auf der Spur. München 2004
  • Tobias Jaecker: Antisemitische Verschwörungstheorien nach dem 11. September. Neue Varianten eines alten Deutungsmusters. LIT Verlag, Münster 2004, ISBN 3-8258-7917-8
  • Sławomir M. Kozak: Czarny wrzesień (Nigra septembro), Oficyna Aurora, Varsovio 2011, p. 500 ISBN 978-83-932630-2-8

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]