Konspiro de Omsk

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La konspiro de Omsk estis konspiro interligita la 24-an de junio 1833 de polaj ekziligitoj en Siberion en Omsk.

Iniciatintoj de la konspiro estis la soldatoj de punaj batalionoj Franciszek Ksawery Szokalski kaj Władysław Drużyłowski, kaj ankaŭ pastro Jan Henryk Sierociński preparis komunan fuĝon de la ekziligo helpe de lokaj kirgizoj; ili ankaŭ kalkulis je helpo de ribelintaj soldatoj kaj ekziligitaj rusoj. Oni planis konkeron de Omsk, kaj ankaŭ marŝon suden al Buĥaro. La konspirintoj ligis kontaktojn kun reprezentantoj de kazaĥaj regantoj.

Denuncantoj de la konspiro asertis, ke la konspirintoj strebis al forŝiro de tiuj ĉi teritorioj de la Rusia Imperio. Enketado pri la konspiro daŭris pli ol tri jarojn. Oni arestis kaj enketis centojn de personoj. La 1-an de septembro 1835 armea tribunalo de Omsk verdiktis i.a. 25 mortopunojn. La ekzekuton de Jan Henryk Sierociński, kiun oni faris en Omsk la 7-an de marto 1837, kiam oni aljuĝis al li punon de 6 mil baston-batoj, memorigis Lev Tolstoj en sia rakonto Pro kio?.