Konstanco (Germanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Konstanco

Konstanco (germane Konstanz) estas la plej granda urbo ĉe la Konstanca Lago kaj la administra centro de la samnoma distrikto Konstanz. Ĝi estas parto de la regiono Alta Rejno-Konstanca Lago. La urbo havas universitaton kaj altlernejon. Justicaj institucioj en ĝi estas Amtsgericht (subinstanca juĝejo), Landgericht (mezinstanca juĝejo), Staatsanwaltschaft (prokurora oficejo) kaj Sozialgericht (sociala juĝejo)

Ĝeneralaĵoj

Konstanco antaǔe estis episkopa sidejo de la plej granda episkopujo de la Romkatolika Eklezio norde de la Alpoj. La Episkopujo Konstanco supozeble en 585 fondiĝis per translokigo de la episkopa sidejo Vindoniso (Windisch) al Konstanco. En 1821 papo Pio VIIa malfondis la episkopujon Konstanco kadre de reorganzado de la episkopujaj strukturoj post Reformacio kaj Sekularigo. Fondiĝis samtempe la Episkopujo Freiburg. La Prakatolika Eklezio de sudokcidenta Germanio kaj la Kristkatolika Eklezio en Svislando havas siajn radikojn en la liberala tradicio de la iama episkopujo Konstanco. Konstanco estas naskiĝurbo de Ferdinand Graf von Zeppelin, pioniro de la aerŝip-konstruado. Lia familio tiam posedis la iaman Dominikanan Monaĥejon, en kiu hodiaǔ estas la Inselhotel (Insula Hotelo). La mezepoka urboparto (Altstadt) der Konstanz estas pli bone konservita ol tiu de plej multaj urboj de Germanio, ĉar ĝi nek dum la Tridekjara milito nek dum la Dua mondmilito estis damaĝita. La pli malnova parto, nomata Niederburg (Basa Urbo), etendiĝas inter la katedralo (Münster) kaj la Rejno. La konstancanoj, kiuj mem nomas sin “konŝtanca”, akcento unuasilabe, tre fieras pri sia urbo, sia universitato kaj la speciala situo de sia urbo. La stacidomo de Konstanco estas fina punkto de la Schwarzwaldbahn (Nigraarbara Fervojlinio) komenciĝanta en Offenburg, kaj estas ligita al la fervoja reto de Svislando kun rekta konekto al la Flughaveno Zuriko kaj Zuriko. La urbo Konstanco apartenas al la Verkehrsverbund Hegau-Bodensee (Trafikreto de Hegau kaj Konstanca Lago).

Schnetz-Pordego en Konstanco

Geografio

Konstanco situas ĉe la Konstanca Lago, ĉe le elfluejo de la Rejno el la Supera Lagoparto, tuŝante la landlimon de Svislando. La svisa najbarurbo Kreuzlingen (Elparolu: krojc-lingen) kunkreskis kun Konstanco, tiel ke la ŝtata limo iras inter la unuopaj domoj. La mezepoka urboparto de Konstanz situas sur la maldekstra (suda) flanko de la Rejno, la pli novaj urbopartoj dekstre de la Rejno sur la duoninsulo Bodanrück inter la Untersee (Malsupra Lago) kaj la Überlinger See (Lago de Überlingen). La malnova urboparto de Konstanco estas la sola regiono de la Federacia Respubliko Germanio, kiu situas sude de la Hochrhein (Alta Rejno), je la “svisa flanko”.

La aglomeraĵo Konstanco-Kreuzlingen ampleksas 110.531 loĝantojn (en 2000). Multaj konstacanoj lukras en la svisa najbarurbo aǔ ties ĉirkaǔejo. Inverse la Kreuzlingen’anoj aĉetadas siajn ĉiutagajn bezonaĵojn ofte en Konstanco. Kreuzlingen kaj Konstanco je kelkaj okazoj kunlaboras, ekzemple je la Seenachtsfest (Lagonokta Festo) kaj je la komuna konstruado de la Glacisporta Halo (Eissporthalle). Krome ekzistas parte komuna bustrafiko kaj komunaj provizinstalaĵoj (elektrika reto, gasprovizo, poluakva reto).

La urba regiono havas 34 km da lagobordo kaj ampleksas 1,31 km² da akvoareo. La plaj basa punkto estas la lagosurfaco kun 295 m super marnivelo (meznombra akvonivelo), la plej alta punkto kun 570 m super marnivelo situas ĉe la bieno Rohnhauser Hof en la urboparto Dettingen.

Al la urbo Konstanco apartenas ankaŭ Tägermoos kiu situas sur svisa teritorio.

Historio

Okazis ekde 1414 ĝis 1418 la koncilio de Konstanco, dum kiu finfine solviĝis la granda okcidenta skismo de la Romkatolika Eklezio.

En 1914 fondiĝis en tiu urbo Internacia Kunularo por Repaciĝo MIR / IFOR. En 2014 okazos tutmonda kongreso de MIR / IFOR por festi la 100an datrevenon de la fondiĝo.

Esperanto-Aktivaĵoj

Dum 1950 okazis ĉi-tie la 6-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO (tiam: TJO), sed la aktiva grupo disfalis meze de la 50-aj jaroj.

Junie 2000 fondiĝis la nuna Esperantogrupo Konstanco, kiu kolektas materialon por historia arkivo.

Eksteraj ligiloj

greke Retejo de la urbo Konstanco greke Retejo de la Esperantogrupo Konstanco