Konstanta akcelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En mekaniko, konstanta akcelo estas speco de moviĝo en kiu la akcelo estas ne ŝanĝiĝanta kun tempo. Ĉi tio signifas ke rapido aŭ la vektora rapido de la objekto ŝanĝiĝas je egalaj kvantoj aŭ respektive vektoraj kvantoj en egala tempaj periodoj.

Tiel estas du okazoj:

  • Vektora akcelo ne ŝanĝiĝas kun tempo.
  • Absoluta valoro de akcelo ne ŝanĝiĝas kun tempo, sed vektora akcelo povas ŝanĝiĝi kun tempo. Ĉi tio povas esti se la vektoro de akcelo turniĝas kun tempo, restante de la sama amplekso.

Se vektora akcelo ne ŝanĝiĝas kun tempo veras jenaj formuloj:

v(t)= v0 + a (t-t0)
s(t) = v0 t + (a (t-t0)2)/2

kie s(t) estas delokigo;

v0 estas komenca vektora rapido, je tempo t0;
v(t) estas fina vektora rapido;
a estas akcelo, ne ŝanĝiĝana kun tempo;
t0 estas tempo de komenco de konsidero de la moviĝo;
t estas tempo.

Moviĝo sub uniforma gravito[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo de objekto havanta uniforman akcelon estas la objekto en uniforma gravita kampo. Se la vektora forteco de la gravita kampo estas g do la forto estas F=mg kie m estas la objekta maso. La vektora akcelo a de la korpo estas donita per . Per kombino de ĉi tiuj du esprimoj rezultas ke a=g .

Se la gravito estas pro sufiĉe granda korpo (planedo, stelo) kaj la konsiderata moviĝanta objekto estas sufiĉe malgranda, kaj ankaŭ la distanco de ĝia moviĝo estas sufiĉe malgranda, relative al distanco ĝi centro de la fonto de la gravito, povas esti prenite kun iu precizeco ke estas la okazo de la uniforma gravito.

Cirkla moviĝo[redakti | redakti fonton]

La alia ekzemplo de korpa spertanta konstantan akcelon estas korpo kiu estas en konstanta horizontala cirkla moviĝo. En ĉi tiu okazo, ĉar la direkto de la objekta moviĝo estas daŭre ŝanĝiĝanta, estante tanĝanta al la cirklo, la objekta vektora rapido ankaŭ ŝanĝiĝas. Ŝanĝi de rapido dum tempo estas akcelo. Ĉi tiu akcelo estas direktita al la centro de la cirklo kaj estas de valoro:

kie v estas la objekta rapido, aŭ

kie ω estas la angula rapido.

La akcelo, de ĉi tie ankaŭ la forto, aganta sur korpo en konstanta horizontala cirkla moviĝo estas direktita al centro de la cirklo. La decentrokura forto ŝajnanta al agi eksteren sur korpon estas reale pseŭda forto aperanta en ne-inercia referenca kadro ligita kun la korpo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]