Konstanteno la 2-a (kontraŭpapo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Konstanteno la 2-a, latine Constantinus II, naskiĝis en Nepi kaj mortis en Cellae Novae 769. Li estis kontraŭpapo de la 28-a de junio ĝis la 6-a de aŭgusto 767, inter la papperiodo de papoj Paŭlo la 1-a kaj Stefano la 3-a.

Post la morto de Paŭlo la 1-a, estis tulmultoj kaŭzitaj de la fratoj Theodorus, Passivus kaj Paschal, kiuj prezentis Konstantenon kiel kandidato al papecon, malgraŭ li neniam estis pastro. La popolo de Romo aklamis lin, sed Christophorus, kanceliero de eklezio, petis helpon de reĝo de longobardoj, Desiderio, kaj eksigis la kontraŭpapon. Valdipertus, generalo de longobardoj, kaj Christophorus elektis Stefanon la 3-an kaj Konstanteno estis arestita.