Konstantin Gusev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstantin Gusev
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1915 (1915-11-30)
Morto 9-an de novembro 1980 (1980-11-09) (64-jaraĝa)
Lingvoj Esperantorusa
Ŝtataneco Sovetunio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Konstantin Miĥajloviĉ GUSEV (ruse Константин Михайлович Гусев) (naskiĝis en 1916, mortis la 9-an de novembro 1980) estis esperantista poeto, konata ĉefe pro siaj tradukoj.

Elstaras lia traduko el la rusa, aperinta en 1967, de la longa poemo Bone! de V. Majakovskij. Rimarkinda estas ankaŭ lia pionira elhispanigo de poemoj de Federico Garcia Lorca, Liriko, 1968. Gusev staris malantaŭ granda parto de la moskva eldonagado de la lastaj du jardekoj, inkluzive de la neregula antologia kajero Por la paco. El la ukraina tradukis verkojn de Taras Ŝevĉenko kaj Lesja Ukrajinka.

Multaj el liaj tradukaĵoj, de i.a. Majakovskij kaj Jevtuŝenko, kaj cetere el pluraj lingvoj krom la rusa, atendas eldonon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]