Konstantin Gusev

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konstantin Miĥajloviĉ GUSEV (ruse Константин Михайлович Гусев) (mortis la 9-an de novembro 1980) estis esperantista poeto, konata ĉefe pro siaj tradukoj.

Elstaras lia traduko el la rusa de la longa poemo Bone! de V. Majakovskij, aperinta en 1967. Rimarkinda estas ankaŭ lia pionira elhispanigo de poemoj de Federico Garcia Lorca, Liriko, 1968. Gusev staris malantaŭ granda parto de la moskva eldonagado de la lastaj du jardekoj, inkluzive de la neregula antologia kajero Por la paco. El la ukraina tradukis verkojn de Taras Ŝevĉenko kaj Lesja Ukrajinka.

Multaj el liaj tradukaĵoj, de i.a. Majakovskij kaj Jevtuŝenko, kaj cetere el pluraj lingvoj krom la rusa, atendas eldonon.

Eksteraj ligiloj