Konstantin Schmidt von Knobelsdorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstantin Schmidt von Knobelsdorf
Persona informo
Naskiĝo 13-an de decembro 1860 (1860-12-13)
en Frankfurto ĉe Odro
Morto 1-an de septembro 1936 (1936-09-01) (75-jaraĝa)
en Glücksburg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Konstantin Schmidt von Knobelsdorf (Frankfurto, 13a de decembro 1860Berlino, 1a de septembro 1936) estis generalo de Germanujo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Konstantin Schmidt von Knobelsdorf komencis sian karieron kiel oficiro de la prusa armeo 18jaraĝa, en 1878. en 1901 iĝis komandanto kaj en 1904 estro de la Stabo de la 10a Armeo, kaj de la 4a Regimento de Gvardio en 1908. En 1911 iĝis subleŭtenanto kaj membro de la Ĝenerala Germana Stabo. En 1914 iĝis leŭtenanto.

Komence de la Unua mondmilito iĝis estro de la Stabo de la 5a Armeo, komandata de iure de la Kronprinco Vilhelmo, Kun kiu li konfliktetis kaze de la batalo apud Verdun (1916). Ĉiukaze tiujare li ricevis la plej altan medalon jam akiritan la 17an de oktobro 1915.

La 21-a de aŭgusto 1916 li iĝis komandanto de la 10a Armeo, kun kiu li luktis en Alzaco ĝis la fino de la milito. Retiriĝis post la subskribo de la Traktato de Versajlo en 1919.