Konstantin Thon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Konstantin Thon, foto, 1870

Konstantin Andrejeviĉ THON (ruse Константи́н Андре́евич Тон) naskiĝis la 6-an de novembro n.s.1794 en Sankt Peterburgo, mortis la 6-an de februaro 1881 samurbe. Li estis eminenta rusia, germandevena arkitekto. Laŭ liaj projektoj oni konstruis Katedralon de Kristo Savinto en Moskvo kaj Grandan Palacon en moskva Kremlo, du samaspektajn stacidomojn en Sankt Peterburgo kaj Moskvo, plurajn ceterajn objektojn.

Lia patro Andreas Thon estis juvelisto kaj havis tri filojn.

Ekde 1804 ĝis 1815 Konstantin studis arketekturon en St.Peterburga Akademio de Belartoj, kie lia profesoro estis Andrej Voroniĥin. Li ĝin sukcese finis kaj gajnis la Oran medalon pro siaj laboraĵoj. Por staĝi en sia fako lin oni direktis en Italion senpage kiel pensiulo de la Akademio. Li multe vojaĝis tra la bela lando, kie observis kaj esploris tieajn grandiozajn konstruaĵojn. Li faris kelkajn unikajn projektojn, kiujn admiris la italaj kolegoj. Konstantin eĉ meritis membriĝon al la Florenca Belarta Akademio (itale Accademia dell'Arte del Disegno).

Liajn laboraĵojn ankaŭ rimarkis imperiestro de Rusio Nikolao la 1-a, kiu nomumis Konstantinon Thon kiel la kortega arkitekto ekde 1828.

Reveninte en Rusion li ricevis rangon de akademiano kaj laborlokon kiel profesoro de la Akademio en 1830. En ĝi li instruis kaj estris kiel rektoro ekde 1854 ĝismorte. Li edukis pli ol du cent studentojn, kiuj poste famiĝis kiel elstaraj arkitektoj. Al ili li indikis grandan sensukiĝantan fonton de inspiro kaj fantazio, kiu troviĝas en la antikva rusa arkitekturo.

Konstantin Thon estis edzo de Helena Ivanovna Berg naskita en familio de negocisto. La geedzoj havis filon Konstantin, kiu naskiĝis ĝis la formala geedziĝo en 1842, tial la patro registris lin kiel propra filo nur en 1858. Li volis heredigi al li sian majstrecon, sed baldaŭ tiu blindiĝis, kio grave vundis la koron de la patro.

Lia longa vivo finiĝis pro kadukeco (85j) la 6-an de februaro 1881. Lin oni sepultis en Volkov tombejo de Sankt Peterburgo.

Kelkaj liaj ĉefverkoj[redakti | redakti fonton]

La Katedralo de Kristo Savinto en Moskvo estas plej granda preĝejo de la Rusa Ortodoksa Eklezio. Projekto fare de Konstantin Thon plaĉis al imperiestro Nikolao la 1-a, ĉar en ĝi li ekvidis la veran rusan arkitektan stilon.

Ĝin oni konstruadis dum kvardek kvar jaroj por danki Dion en venko super la napoleona Francio. La 26-an de majo 1883 la katedralo estis konsekrita kaj tie okazis la unuaj liturgioj. La arkitekto ne ĉeestis la inaŭguron, ĉar li tiam jam mortis.

  • Granda Palaco en moskva Kremlo

La dua el plej famaj kreaĵoj de Konstantin Thon estas Granda Palaco en moskva Kremlo, kiun li projektis kaj konstruis en 1838 - 1849. Enplane la duetaĝa (kvankam aspektas kiel trietaĝa) konstruaĵo havas kvadratan formon kaj ĝia longeco superas 105 m. La ĉefa blanka fasado montras al Moskva rivero kaj tre beligas la tutan arkitektan ensemblon de Kremlo. Ĝis 1917 ĝi estis rezidejo de la cara familio. Poste kaj nun en ĝiaj luksaj haloj okazas diversaj solenadoj.

  • Du samaspektaj stacidomoj

Laŭ ordono de imperiestro Nikolao la 1-a, kiu mem desegnis la rektan linion sur mapo, oni komencis en 1843 konstrui la fervojon longan 650 km inter du ĉefurboj de Rusia Imperio: Sankt-Peterburgo kaj Moskvo. En 1851 ĝi ekfunkciis. Samtempe oni konstruis du samaspektajn stacidomojn en ambaŭ urboj, por pasaĝeroj kvazaŭ ne rimarkis ties diferencon dum forveturo kaj alveno. La stacidomoj nomiĝis Moskovskij (t.e.Moskva) en St.Peterburgo kaj Nikolajevskij (derivaĵo de nomo de la caro Nikolao) en Moskvo. La fervojo ankaŭ nomiĝis Nikolajevskaja. Post 1917 ili ricevis nomon de la Oktobra Revolucio kaj nomiĝas Leningrada stacidomo kaj Oktobra fervojo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]