Konstantinas Puodėnas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konstantinas PUODĖNAS

en 1992

Persona informo
Naskiĝo 11-a de marto 1923
en
Morto 22-a de decembro 2009
en Vilnius
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Tradukis en Esperanton Arbaro de dioj ("Dievų miškas") de Balys Sruoga (tajpaĵo)
Verkis en Esperanto Esperanta-litova kaj litova-Esperanta vortaro, 1988
Esperantistiĝis en 1938
vdr

Konstantinas PUODĖNAS (naskiĝis la 11-an de marto 1923 en Rokiškis, mortis la 22-an de decembro 2009 en Vilnius, enterigita en tombejo Rokantiškės) estis ekonomiisto, esperantisto el Litovio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1941 K. Puodėnas komencis studi en la Vytautas-Magnus-Universitato de Kaŭno. La studoj estis interrompitaj en 1943, kiam nazioj fermis la universitaton. En 1944 li iĝis studento de fakultato de Litovaj Lingvo kaj Literaturo en Vilna Universitato. En 1950, ĉe la fino de kvara studjaro, K. Puodėnas forlasis la universitaton, ĉar li eksciis, ke pri lia persono interesiĝas homoj el NKVD. Dum posta vivo li laboris en diversaj lokoj kiel librotenisto, kiel financisto.

Esperantista agado[redakti | redakti fonton]

Kun Esperanto K. Puodėnas konatiĝis danke al Esperanto-ŝlosilo de Antanas Poška en 1938[1]. En majo 1957 ĉe Respublika Profesia Sindikato kreiĝis la unua postmilite Vilna E-rondeto. Post unu jaro en la rondeton venis K. Puodėnas. Baldaŭ, verŝajne en 1959, K. Puodėnas iĝis senŝanĝa sekretario de la rondeto (poste – Vilna E-klubo). Li posedis raran tiam tajpilon kun ĉapelitaj E-literoj kaj tajpis diversajn rondleterojn kaj esperantlingvajn manuskriptojn, ankaŭ la unuajn E-bultenojn Amikeco, Unuiĝo. K. Puodėnas partoprenis en multobligado kaj eldonado de ekstercenzuraj eldonaĵoj dum soveta tempo[2].

Li recenzis la unuan (1971) kaj redaktis la duan (1992) lernolibrojn por lernantoj de Antanas Mekys[3].
K. Puodėnas kompilis E-programon por fakultativa instruado de Esperanto en litovaj mezlernejoj (1968), lernolibron de Esperanto por litovoj (1968).
Puodėnas verkis vortarojn Esperanto-litova kaj litova-Esperanto. En 1969 estis rotaprinte[4] multobligita kaj disiris al litovaj E-kluboj lia Esperanto-litova vortaro. En 1988 eldonejo Mokslas eldonis vortaron Esperanto-litova kaj litova-Esperanto. En 1996 li transdonis al Litova Esperanto-Asocio manuskripton de Plena Vortaro Litova-Esperanto kaj Esperanto-Litova.
K. Puodėnas tradukis romanon Arbaro de Dioj ("Dievų miškas") de Balys Sruoga[5], rakontojn Damnitaj monaĥoj ("Užkeiktieji vienuoliai")[6], Eterna violonisto ("Amžinasis smuikininkas")[7] de Antanas Vienuolis, publikigis fragmenton de romano Perditaj Hejmoj ("Sodybų tuštėjimo metas") de Jonas Avyžius[8]. K. Puodėnas esperantigis n-ron 2(29) de almanako Litovio Hodiaŭ (1987) kaj kun aliaj - la sekvan numeron (1988).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Esperanto-lietuvių kalbų žodynėlis (Esperanta-litova vortareto, 1969)
  • Esperanto-lietuvių ir lietuvių-esperanto kalbų žodynas ("Esperanta-litova kaj litova-Esperanta vortaro", 1988 )
  • Esperanto-lietuvių ir lietuvių-esperanto kalbų žodynas ("Esperanta-litova kaj litova-Esperanta vortaro", en brajla skribo 10 libroj, 1990)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vytautas Šilas, Jubileo de vortaristo Puodėnas, Litova Stelo, n-ro 2, 2008, p. 9-11
  2. Ekstercenzura Esperanta Literaturo, Litova Stelo, n-roj 5-6, 1993
  3. Antanas Mekys, Esperanto en Litovio, parto tria, 1998, p. 85-86
  4. rotaprinto - presado per simpligita presadmaŝino, kiu funkcias laŭ ofseta principo
  5. ne eldonita, fragmentoj estas publikigitaj en Litova Stelo, n-ro 3, 1993 kaj n-ro 1, 1996
  6. publikigita en Litova Stelo, n-ro 3, 1995
  7. publikigita en Litova Stelo, n-ro 1, 1992
  8. Horizonto de Soveta Litovio, 7a kajero, 1984