Konstantinopolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Konstantinopolo (greke: Κωνσταντινούπολις, Kōnstantinoúpolis, aŭ ἡ Πόλις, hē Pólis; romia nomo: Constantinopolis) estas malnova nomo de la nuna urbo Istanbulo en Turkio. Ĝia originala nomo estis Bizanco (Greke: Βυζάντιον, Byzántion). Ĝi estis en la eŭropa flanko de markolo Bosporo ĉe 41.01 Norde, 28.58 Oriente.

Nomo[redakti | redakti fonton]

"Konstantinopolo" estas esperantigo de "Konstantinoupolis," kiu signifas "Urbo de Konstantino" en la greka, kaj ricevis tiun nomon alude al la romia imperiestro Konstantino la 1-a kiam li faris ĝin la ĉefurbo de la Romia imperio la 11-an de majo, 330. Efektive, Konstantino nomis ĝin Nova RomaNea Rhome, sed tiu nomo neniam fariĝis ofta. Romo konservis siajn politikajn kaj komercajn privilegiojn.

Ĉefurbeco[redakti | redakti fonton]

Konstantinopolo estis unue la ĉefurbo de la Romia imperio, tiam de la Bizanca imperio, kaj ekde ĝia falo la 29-an de majo, 1453, de la Otomana Imperio. Kiam la Respubliko de Turkio fondiĝis en 1923, la ĉefurbo moviĝis de Istanbulo al Ankaro. Tamen, ankoraŭ la Patriarko de Konstantinopolo en kvartalo Fanar estas la estro de Greka Ortodoksa Eklezio kaj la ĉefa el la ortodoksaj patriarkoj . Otomanoj kutimis nomi sian ĉefurbon per diversaj nomoj, inkluzive per Konstantinopolo. Istanbulo fariĝis la oficiala nomo nur en 1930. La nomo Istanbulo devenas de la grekaj vortoj "stin poli", kiu signifas "al la Urbo". Tiel la grekoj kutime aludis la "Urbon de la Urboj", kiel oni konis Konstantinopolon dum la bizanca epoko kaj poste.

Situo[redakti | redakti fonton]

Konstantino fondis la urbon sur Bizanco en duoninsulo apud natura haveno, Ora Korno, kiun oni povis fermi per ĉenoj. Situi ĉe Bosporo ebligis regi la komercon inter Azio kaj Eŭropo kaj inter Mediteraneo kaj Nigra Maro.

La urbo estis ŝirmita dum jarcentoj per ĝis du zonoj da muregoj, menditaj de Konstantino kaj Arkadio (6-a jarcento). Proksimaj fortikaĵoj kaj greka fajro ŝirmis ĝin kontraŭ pluraj invadantoj. Tamen perfido kaj turkaj kanonegoj (vidu Kerkaporta) venkis ilin.

La imperiestro estis gardita de fremdaj varengoj: unue skandinavoj el Rus, poste skotlandanojanglosaksoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La bizancia ŝtato monopolis komercon inter Eŭropo kaj Azio (tritiko, sklavoj, felo, sukceno, vino). Ankaŭ industrio, ĉefe pri luksaĵoj, estis tre regulita kaj koncentrita en la urbo. En 554, bizanciaj monaĥoj kontrabandis silkvermojn el Ĉinio. La silkindustrio iĝis valoregan rimedon rekte regita de ŝtato. La italaj maraj civitoj iom post iom trudis eĉ per krucmilito rompi la monopolon kaj liberigi la merkaton. Ĝenovo fine ricevis la kvartalon Pera (1115) kaj Venecio la kvartalon Galata (1082), kie ili havis magazenojn kaj ĝuis eksterteritoriecan staton.

En 1204, krucmilitistoj konkeris la urbon komencante la Latinan Imperion de Oriento, daŭronta ĝis 1264. Post la restarigo de greka dinastio, okcidenteŭropaj komercistoj (la antaŭaj italoj, katalunoj, provencanoj) ankoraŭ multe gravis.

Inter 500 000 kaj 600 000 homoj loĝis en la urbo.

Dum la imperio kontrolis Egiption, la urbo ricevis tritikon, dividota por malriĉuloj, kortegaj servistoj kaj la gvardio. Post 6-a jarcento, ili devis kontenti per la tritiko de Trakio kaj de Malgrand-Azio.

La socia kaj politika vivo centris en la ĉevalkurejo. La ĉarteamoj (komence kvar, fine nur du: verdaj kaj bluaj) dividis la urbon laŭ politiko, urbadministrado kaj religio (vidu herezo). La imperiestro atente spektis la publikon.

Post la turka konkero, la princo de Moskvio, parenco de la lasta bizancia imperiestro, deklaris sin ties heredanto kaj nomis sin caro, kaj Moskvon la tria Romo.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Konstantinopolo mortis en malliberejo hungara militestro Bálint Török.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]