Konstanty Borzęcki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstanty Borzęcki
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1826 (1826-04-10)
en Modrzewiec
Morto 9-an de oktobro 1876 (1876-10-09) (50-jaraĝa)
en Novoselë
Lingvoj polafrancarusalatinagermanaturka
Ŝtataneco PollandoOtomana ImperioRusia Imperio
Familio
Infano Hasan Enver Paşa
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Konstanty Borzęcki (ankaŭ Mustafa Ĝaleddin-Paŝao, Mustafa Celaleddin Paŝao (naskiĝis la 10-an de aprilo 1826, mortis en 1876) estis partoprenanto de polaj ribeloj, turka generalo kaj stratego, ankaŭ verkisto.

Partoprenis ribelon de Poznań kontraŭ Reĝlando Prusio kaj hungaran revolucion en la jaroj 1848-49 batalante en Pola Legio. Post malvenko elmigris al Turkio, kie soldatiĝis akceptante novan nomon Mustafa Ĝaleddin-Paŝao, kaj novan religion - islamo en 1849.

En Turkio famiĝis pro partopreno en bataloj de pluraj militoj ekde 1852. Avancis ĝis kapitano de turka ĝenerala stabo kaj komandanto de kartografia fako kaj poste ricevis gradon de divizia generalo. Apartenas al la grupo de la "patroj de la moderna turka patriotismo".

Mortis militante kun Montenegro. Lia korpo estas en moskeo en Spor apud Drina en Albanio, kie estis enterigita kiel la turka nacia heroo.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Le Turcs anciens et modernes - historia laboraĵo pri malnova kaj moderna Turkio.
  • Lia pranepo Nazim Hikmet Ran estas verkisto (poeto kaj noelisto).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Łątka Jerzy S., Pasza z Lechistanu. Mustafa Dżelaleddin (Konstanty Borzęcki) (Paŝao de Pollando. Mustafo Ĝelaleddin), Społeczny Instytut Historii i Kultury Turcji, 1993.
  • Wielka historia Polski (Granda historio de Pollando), volumo XI A-J, Wydawnictwo Pinnex, ISBN 83-86651-40-7, p. 82.