Konstitucia Asembleo
El Vikipedio
(Alidirektita el Konstitucia asembleo)
Konstitucia Asembleo estas politika nocio por nacia kunsido de diversaj politikaj movadoj por verki aŭ proklami konstitucion. Ĝi okazis plej ofte post revolucio en monarĥioj aŭ aliaj sen-konstituciaj landoj.
Historiaj ekzemploj [redakti]
- la Asembleo al Runnymede: angla reĝo kaj nobeloj unuiĝis je Magna Carta (1215)
- la Rütlischwur, fondo de la Svisa Kamaradeco en Rütli (1291)
- la vestfala packongreso, ĉe kiu oni subskribis la Vestfalan pacon (1643–1649)
- Filadelfia Asembleo (1787) – ellaboris la Usonan Konstitucion
- kvarjara sejmo en Pollando (1788–1791),
- franca Konstituante (1789–1791) – unua konstitucio de Francio estis akceptita la 3-an de septembro 1791, kun la fama Deklaro de homaj kaj civitaj rajtoj.
- Konstitucio de Cadiz, 1812, unua hispana konstitucio,
- norvega asembleo Eidsvoll (1814),
- Frankfurta Nacia Asembleo (1848–1849)
- Rusia Konstitucia Asembleo (1918)
- Vejmara Nacia Asembleo (1919–1920)
- Viena Konstitucia Asembleo (1919–1920)
- latva Satversmes Sapulce (1920)
- la parlamenta konsilio de Federacia Germanio (1948–1949)
- Konstitucia Asembleo en Portugalio (1975–1976)
- afgana Loja Ĝirga (2003–2004)
- bolivia Asamblea Constituyente (ekde 2006)
