Konsuma milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konsuma milito
Israelaj soldatoj staras sur la Fredana Ponto, en la Sueza Kanalo
milito
Daŭro: 8-a de marto 19697-a de aŭgusto 1970
Loko: Ĉirkaŭ la Sueza Kanalo, la aera milito okazis ankaŭ sur Sinajo kaj Nildelto
Rezulto: Batalhalto inter Israelo kaj Egiptio
Casus belli: La Egipta malgajno en la Sestaga Milito kontraŭ Israelo
Flankoj
Israelo Egiptio
Sovetunio
vdr

La Konsuma milito estis milito inter Israelo kaj Egiptio, kiu komenciĝis la 8-an de marto 1969, kaj finiĝis la 7-an de aŭgusto 1970, kiam la du landoj decidis havi batalhalton inter ili.

Antaŭa historio[redakti | redakti fonton]

Post kiam la arabaj landoj avertis, ke ili detruis Israelon, okazis la Sestaga Milito; Dum tiu milito, Israelo okupis kelkajn arabajn teritoriojn: Cisjordanion, Golanajn Altaĵojn, Sinajon kaj Gazan Sektoron. Multaj araboj deziris regi denove la teritoriojn, kiujn ili malgajnis. Tiam, la plej forta araba lando estis Egiptio. Egiptio, kaj ĝia gvidanto Naser, volis venĝi kontraŭ Israelo, por denove regi la okupitajn teritoriojn.

Milita daŭro[redakti | redakti fonton]

Laŭ kelkaj Israelanoj, la milito komenciĝis la 8-an de marto 1969, kiam la egipta armeo komencis kanonadi senĉese la Israelan bordon, en la Sinaja flanko de la Sueza Kanalo. Kvankam aliaj personoj pensas, ke la milito komenciĝis jam, kiam finiĝis la Sestaga Milito. Laŭ ili, la Konsuma Milito ne estis pli ol rekta daŭrigo de la Sestaga Milito; Aliaj pensas, ke la milito okazis ankaŭ inter Israelo kaj la aliaj perdintoj en la Sestaga Milito. Ĉi tiu artikolo pritemos la limigitan signifon de la milito, kiel en la israela kutimo.