Konsumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Homoj aĉetantaj hejmajn elektronikaĵojn ĉe komerca butiko en Ĝakarto, Indonezio

Konsumo estas la iompostioma detruo, neniigo aŭ perdigo de iaj substancojaĵoj. La kvanto de aĵoj malpligrandiĝas, ĝi estas uzata aŭ konsumata.

Temas pri uzo, sekve al kiu la uzo de la aĵo disponeblas ne plu, diversforme aŭ diverskvante. La aĵo fine ne plu ekzistas, sed sekvoprodukto, kiu estas pli valora, senvalora aŭ eĉ damaĝema. Konsumo signifas do neniigon de materioenergio.

Tiu, kiu uzas la aĵon estas nomata uzanto aŭ konsumanto. Uzanto povas esti ankaŭ maŝino, ekzemple motoro.

Konsumismo povas referenci kaj al la akumulo, aĉeto aŭ konsumo de varoj kaj servoj konsiderataj neesencaj, kiaj la politika kaj ekonomia sistemoj kiu helpas la konkurencan akiron de riĉo kiel signo de statuso kaj prestiĝo ene de grupo.

Averaĝa jara konsumo[redakti | redakti fonton]

Ekzemploj de jara konsumo en Germanio por unu persono:

  • akvo
  • elektrokonsumo
    • kun elektra kuirado kaj elektre hejtita banakvo: ĉirkaŭ 1800 kWh (2006)
    • sen elektra kuirado, sed kun elektre hejtita banakvo: 500 ĝis 1000 kWh (2006)
    • averaĝa elektrokonsumo por dupersona hejmo: 3030 kWh (2006)
    • averaĝa elektrokonsumo por tripersona hejmo: 3880 kWh (2006)
    • averaĝa elektrokonsumo por kvarpersona hejmo: 4430 kWh (2006)[1]
    • entuta elektrokonsumo en Germanio, inkluzive industrio: 581 miliardoj da kWh (2002)[2]
  • hejtado
    • komuna hejtado: ĉirkaŭ 70 ĝis 140 kWh por ĉiu m² de loĝareo
    • nafthejtado: ĉirkaŭ 18 ĝis 19 l por ĉiu m² loĝareo (1 litro da hejtnafto == 10 kWh)
    • gashejtado: ĉirkaŭ 18 ĝis 20 m³ por ĉiu m² loĝareo (1 m³ gaso == 10 kWh)
  • telefonkostoj: fiksa telefonkonekto ĉirkaŭ 480 € por ĉiu hejmo (40 € monate), inkluzive baza kosto

Konsumado kiel ekonomia termino[redakti | redakti fonton]

IKEV difinas konsumadon jene: "konsumado estas kontentigo de bezonoj akompanata de foruzo de aĵoj kaj servoj. En konsumado ĉiuj produktivaj faroj trovas finan celon. La parto kiun la konsumado povas akiri al si en la totala konsumado dependas ne nur de ĝiaj bezonoj, sed speciale de la kiomeco de liaj enspezoj." [3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.strom.de/vdew.nsf/id/43B5DEE6C5B3FE3CC12571ED002F6222?open&l=DE&ccm=300010
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2007-12-14.
  3. Munniksma, F. (1990) International Business Dictionary in 11 languages – Internacia komerca-ekonomika vortaro en 11 lingvoj. Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, sub aŭspicio de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, Nederlando (IKEV), paĝo 72, numero 518, kapvorto consumption

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]