Kontaktlenso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Paro de kontaktlensoj. Ili kuŝas kun la konkava parto montrante supren.
Unu-tagaj forĵeteblaj blukoloraj kontaktlensoj.

La kontaktlenso estas korekta, kosmetika aŭ kuraca optika lenso kutime portata sur la korneo de la okulo. Inventinto de modernaj kontaktlensoj estas ĉeĥa sciencisto Otto Wichterle kiu ankaŭ inventis la unuan ĝelon uzitan por ilia produktado.

Kontaktlensoj kutime uzatas por la samaj korektigaj celoj kiel konvenciaj okulvitroj, sed ili estas malpezaj kaj praktike nevideblaj. Multaj komercaj kontaktlensoj estas koloretita per helbluo por videbligi ilin, kiam ili estas mergitaj en purigaj aŭ stokaj solvaĵoj. Iu kosmetikaj kontaktlensoj estas intence kolorigitaj por ŝanĝi la aspekton de la okulo.

Ĝenerala funkcio[redakti | redakti fonton]

La plasta lenseto per aŭtomatikaj procezoj estas farita laŭmezure kaj laŭforte. Ĝi flosas sur tavoleto da larmlikvo, sen tuŝi la korneon. La interspaco inter la lenso kaj la korneo devas fariĝi pli kaj pli granda al la rando.

Aliaj gravaj postuloj:

  • La korneo devas ricevi sufiĉe da oksigeno.
  • La lenso ne tro ŝovu sur la okulo.
  • La formo de la okulo ne ŝanĝu pro la portado de kontaktlensoj.

Ne ĉiu okulo taŭgas por la portado de kontaktlenso. Antaŭ ol oni aĉetas lensojn, oni pli bone lasu ekzameni la okulojn fare de optikisto. Tiu inter alie mezuras la kvanton da larmlikvo; se la okulo estas tro seka, la lenso tuŝas la korneon anstataŭ flosi sur la larmlikvo.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Kontaktlensoj estas krude dividitaj en duraj kaj molaj lensoj.

Duraj aŭ fasontenaj lensoj havas pli longan uzodaŭron kaj tralasas multe da oksigeno. Ĉi lasta estas pli bona por la sano de la homa okulo. Kontraŭe ili povas esti pli malkomfortaj ĉar ili estas malpli fleksiĝemaj. Cetere duraj lensoj ne plu estas farataj el la malkomforta vitroplasto. La plejmulto de la duraj lensoj havas uzodaŭron de kelkaj jaroj kaj estas relative malmultekostaj en prizorgado.

Molaj lensoj (faritaj el polimero, materialo kiu similas al perspekso kiu fariĝas fleksiĝema en kombinado kun likvo) estas pli grandaj kaj fleksiĝemaj. Estas malpli da specoj kaj mezuroj ol ĉe duraj lensoj ĉar la lenso mem adaptiĝas al la formo de la okulo. Pro la porihava strukturo la lenso ensorbas multe da akvo. La mola lenso facile sin suĉas al la okulo kaj estas komforta. Tamen ĉi tiu lenso pli rapide malpuriĝas pro la miksiĝo kun ĉiaj substancoj en la larmlikvo. Pro la prizorgado la portantoj devas pagi pli ol portantoj de duraj lensoj. Molaj lensoj devas resti malsekaj kaj do devas esti konservataj en lensolikvo alie ili duriĝas kaj povas rompiĝi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]