County

El Vikipedio

(Alidirektita el Konteo)
Saltu al: navigado, serĉo

En iuj anglalingvaj landoj oni esprimas la signifon de la esperanta vorto distrikto per la angla vorto county [KAŬNti]; ĝi ofte estas parto de la distriktonomo (ekzemple Wayne County, Orange County kaj multaj aliaj).

En Britio, historie feŭdisma ŝtato, tradicie eblas traduki la vorton "county" al Esperanto ankaŭ per graflandografejo (count = grafo).

En lando kia Usono, kie neniam regis grafoj, preferindas la ĝenerala esprimo "distrikto" (kvankam klaras, ke la angla vorto "district" ne havas ekzakte la saman signifon kiel la Esperanta esprimo "distrikto" – sed tiel simple estas). Verŝajne kantono estas taŭga termino por tiuj distriktoj en Usono.

Fojfoje oni vidas en Esperanto la vorton "konteo" por "county" (kiu aperas en angla-esperantaj vortaroj de Benson kaj Wells) rilate al Usono kaj Francio, sed ĝi ne estas vaste konata kaj verŝajne "distrikto" preferindas.

En Germanio, la (proksimuma) ekvivalento al la anglalingva "county" nomiĝas germane KreisLandkreis, sed en kelkaj federaciaj landoj ekzistas plia administra nivelo, BezirkRegierungsbezirk, super Kreis kaj sub federacia lando. Por diskuto kiel nomi tiujn unuojn en Esperanto, vidu: Distrikto (Germanio).

En Kebekio, pluraj municipoj estas amasitaj en municipalités régionales de comté, laŭ antaŭa sistemo bazita je la graflandoj de Eŭropo. Oni povus diri regionaj municipoj. Oni ankaŭ uzas la vorton comté neoficiale por la distriktoj kiuj elektas diputatojn al la kanada aŭ kebekia parlamentoj -- fakte, tiuj distriktoj antaŭe egalis al la senjoraj comtés, kvankam ne plu. La oficiala franca vorto estas circonscriptions.