Kontinenta mararmeo (Usono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de la Kontinenta mararmeo (de la 13-a de oktobro, 1775 ĝis la fino de 1776)
Kontinenta mararmea ŝipo Columbus kun kaptita brita brigo

La Kontinenta Mararmeo (angle Continental Navy) estis la mararmeo kaj floto de Usono dum la Usona revolucio. Ĝi kreiĝis laŭ mendo de la Kontinenta kongreso en 1775, kaj fine malfondiĝis en 1785. La nuna Usona mararmeo rigardas la jaron 1775 ankaŭ kiel sian naskiĝjaro, kvankam fakte Usono ne havis mararmeon de 1786 ĝis la refondiĝo en 1794.

Kongresa superregado de konstruado[redakti | redakti fonton]

En 1775 George Washington informis la Kontinentan kongreson, ke li jam ekregis kelkajn ŝipojn por forrabi provizaĵojn sendatajn el Britio al la brita armeo en Bostono. La 26-an de aŭgusto, la kolonia parlamento de Rod-Insulo instrukciis al siaj kongresaj delegitoj, ke ili enkonduku leĝproponon "ke oni konstruu per kontinenta elspezo floton sufiĉe fortan por protekti ĉi tiujn koloniojn, kaj uzu ilin en tiaj maniero kaj lokoj, kiaj plej ĝenos niajn malamikojn." Samuel Chase, kongresa delegito el Marilando, mokis la proponon, dirante ke ĝi estas "la plej freneza ideo en la mondo". John Adams, kiu estis unu el la ĉefaj apogantoj de la mararmeo, poste memoris ke "la oponado ... estis tre laŭta kaj arda. Ĝi ... prezentiĝis kiel la plej sovaĝa, halucina, freneza projekto iam ajn elpensita. Ĝi estis infano ekkaptante la kornojn de freneza taŭro."

Fine la Kongreso nomis komitaton konsistantan el John Adams, Silas Deane, kaj John Langdon por ellabori planon por kapti britajn ŝipojn survoje al Kebeko, kies frajtaĵon la kolonioj bezonis.

Kreiĝo[redakti | redakti fonton]

La 13-an de oktobro, 1775, la Kontinenta kongreso aprobis la ekipadon de la unuaj du Kontinentaj militŝipoj, kaj ĝis la fino de oktobro mendis kvar aliajn ŝipojn; ĉiuj ĝis tiam estis antaŭaj komercaj ŝipoj konvertitaj al milita uzo.

La dek tri fregatoj[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 13-a de decembro, 1775, la Kontinenta kongreso aprobis la konstruadon de 13 tute novaj fregatoj. Kvin el ili (USS Hancock, USS Raleigh, USS Randolph, USS Warren, kaj USS Washington) celis po 32 kanonojn; kvin (USS Effingham, USS Montgomery, USS Providence, USS Trumble, and USS Virginia) po 28 kanonojn, kaj tri (USS Boston, USS Congress, kaj USS Delaware) po 24 kanonoj. Ĉiuj el la ok fregatoj efektive lanĉitaj aŭ kaptiĝis aŭ sinkis.

Kunlaborado kun Francio[redakti | redakti fonton]

John Paul Jones, la unua maristo kiu promociiĝis al la rango "1-a leŭtenanto" en la Kontinenta mararmeo. Pentraĵo de George Bagby Matthews, ĉ. 1890.

Antaŭ la alianco inter Francio kaj Usono, la reĝa registaro de Francio oficiale neŭtralis pri la Usona revolucio, sed fakte ofte helpis al la usonanoj, ŝirmante usonajn ŝipojn kaj provizante al ili bezonaĵojn. La usonaj diplomatoj en Parizo, Benjamin Franklin kaj Silas Deane, helpis usonajn oficirojn ricevi komisiojn, ekspertizi, kaj aĉeti ŝipojn por eventuala milita uzo. Frue en la milito, kapitanoj Lambert Wickes kaj Gustavus Conyngham uzis francajn havenojn kiel bazojn por rabekskursoj kontraŭ britaj komercaj ŝipoj. Francio ja asertis sian neŭtralecon rilate al tia agado, kaptante la ŝipojn USS Dolphin kaj USS Surprise en 1777. Tamen, post la oficiala alianciĝo en 1778, la francaj havenoj oficiale malfermiĝis al usonaj militŝipoj.

La plej fama Kontinenta oficiro, kiu militis el Francio, estis kapitano John Paul Jones.

Francia-usona eskadro engaĝiĝas kun paro de britaj fregatoj la 23-an de septembro, 1779.

Finiĝo de la Kontinenta mararmeo[redakti | redakti fonton]

Post la fino de la revolucia milito en 1781, la Kongreso frontis financan krizon. Parte reage al tiu situacio kaj la kosto de subtenado de mararmeo dum paco, kaj parte pro la timo, ke la ekzisto mem de mararmeo emos impliki Usonon en eksterlandaj militoj, oni malfondis la Kontinentan mararmeon, vendante la lastan ŝipon, USS Alliance, al privata aĉetanto la 1-an de aŭgusto, 1785. El proksimume 65 ŝipoj iam servintaj en la Kontinenta mararmeo, nur 11 restis nek sinkigitaj nek kaptitaj je la fino de la milito.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

La unua malneto de la artikolo estas bazita sur koncizigo de la angla artikolo tia, kia ĝi estis la 23-an de aprilo, 2012. Ĝi menciis jenajn fontojn sed ne specifis citaĵajn detalojn:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]