Kontingenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La kontingenco en filozofio estas karakterizo atribuata al esenco kies ekzisto estas taksata nenecesa, sed samtempe ne-neebla: ĝia alestiĝo nek povas esti pruvata unufojon pou ĉiam, sed nek negata definitive.

Aristotelo[redakti | redakti fonton]

En la logiko de Aristotelo “kontingenca” (τὰ ἐνδεχόμενα) estas definita kiel la malo de necesa, pro kio estas vortigaĵoj en la rezonado, kiuj povas esti en silogismo samtempe asertataj kaj negataj.

En kampo metafizika kontingenco koncernas tiujn aĵojn kaj eventojn kiuj postulas eksteran kaŭzon por transiri el la esenco al la ekzisto, por transiri el la potenco al akto. Alimaniere dirite, la aĵo kontongenca estas submetita al ŝanĝo kaj okazas per ago de necesulo.[1]

Kontigenco en la mezepoka filozofio[redakti | redakti fonton]

En la filozofia spekulativado de mezepoko, la kontingenco koncernas ĉiujn kreitaĵojn kiuj ŝuldas sian ekziston al Dio, unika necesa esto. Tomaso de Akvino[2] el la konstato ke ekzistas la aĵoj kontingencaj argumntas ke devas ekzisti ilia Necesa Kauzanto: temas pri la tria pruvo de la famaj kvin vojoj, tiu “el kontingenculo al necesulo”. Inter la komuna juĝo pri la kontingenco troviĝas interesaj nuancoj: laŭ Duns Skoto [3]kaj Okam[4], la kreita mondo estas pro sia naturo “provizora”. La leĝoj de la naturo, unuaaspekte necesaj, efektive dependas de la dia volo kiujn li libervole alestigis: do ankaŭ la leĝoj kiujn ilin regas estas kontingenca en la senco ke Dio ilin povas ŝanĝi. Aliaj rifuzis tiun tezon pro tio la leĝoj estas intrinsekaj ligitaj al la aĵoj do certasence necesaj rilate la aĵojn. Okam eĉ parolis pri kontingenco de la naturaj moralaj leĝoj: Dio, do, povus ilin ŝanĝi.

Ĝenerale skolastikuloj opinias ke la aristotela pozicio, laŭ interpreto ankaŭ de Aviceno, estas preferinda: laŭ tiu la kreitaĵoj estas sendube kontingencaj, sed, rilate la kaŭzon kiu ilin kreis, ili partoprenas de ĝia neceso. La neceso de la esto kreinta reflektiĝas en la aĵo kreita.

Leibnizo kaj Spinozo[redakti | redakti fonton]

La problemo de la rilato inter kontingenco kaj neceso estis alfrontita kaj plidisvolvigita dum la moderna epoko ĝis solvo de Leibiniz, kiu distingas tiujn kiujn li nomas verojn “faktajn” el la veroj de racio. Se oni, ekzemple, diras “Cezaro transiris la Rubikonon” oni sin trovas antaŭ vero fakta kontingenca, en la senco ke, se oni ignoras la romian histotion aŭ se posedas aliajn fontojn pri la evento, povas pensi, sen fali en logikan kontraudiron, ke Cezaron ne transiris la Rubikonon.

Sed se oni diras: “La triangulo havas la sumon de la internaj anguloj egala al 180°», ĉi-kaze oni esprimas veron de racio, en la senco ke unuafojn malkovrita (aŭ negata), ghi ne povas esti negata (aŭ asertata)

Tiu distingo, inter fakta vero kaj vero de racio, ne valoras, laŭ Leibniz, ĉe Dio kie ambaŭ konverĝas kiel okazas en la koncepto, amlakceptita de Libniz, panteisma de Spinozo[5].

La nederlanda filozofo, fakte, subtenis ke Dio, difinita kiel substanco kaŭzo de si mem, koincidu kun la tuta kreitaĵaro (Deus sive Natura) kiu rezultus, en sia tuteco, perfekta kiel Dio.

Kant kaj Hegelo[redakti | redakti fonton]

Laŭ Immanuel Kant la kontingenco kaj ĝia malo estas kategorioj de la modaleco (transcendentala analitiko]. Laŭ li, la esenco noumena de Dio Lin igas transcenda kaj perfekta kompare kun la fenomena kaj kontingenca naturo.

Mala la hegela vidpunkto kiu pritaktas la problemon de kontingenco en la Logiko de la esenco kie negas la dian transcendecon de la Absoluto kiu, male, koincidas kun la mondo, do vivas en la mondo: la Absoluto estas unuigo de finita kaj senfinita kaj opono de finita kaj nefinita.

Kontingenco en la nuntempa penso[redakti | redakti fonton]

En la nuntempa filozofio, pensisto kiu specife pritraktis la temon de la kontingenco estis Émile Boutroux.[6] Post diskutado en verko “epistemologio” Boutroux precizigis sian koncepton originante la penso-fluon de kontingencismo, laŭ kiu la naturaj eventoj evoluas laŭ neantaŭvidebla maniero kaj vojoj absolute nedifinitaj sed liberaj; tial la sciencaj ne povas esti necesaj, priskribaj, sed male ili estas “kontingencaj” ĉar ili limiĝas priskribi, kaze laŭkaze, tion kio okazas.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aristotelo, Metafiziko.
  2. Laŭ Tomaso kontingenco estas “Contingens est, quod potest esse et non esse“. (Thomas Aquinas: Summa theologiae I, 86, 3 c.).
  3. Duns Scotus: Ord. 1, d. 2, p. 1, qu. 1-2, n. 86 (ed. Vat. V 2, p. 178).
  4. Hubert Schröcker: Das Verhältnis der Allmacht Gottes zum Kontradiktionsprinzip nach Wilhelm von Ockham. Domus editoria: Akademie-Verlag, Berolini 2003, p. 490
  5. Spinoza: Ethica, ordine geometrico demonstrata, Pars I De Deo, Propositio VII
  6. En 1874 li doktoriĝis pri esploro per la tezo fariĝinta fama La kontingenco de la naturaj leĝoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Carlo Galli, Contingenza e necessità nella ragione politica moderna (Sagittari Laterza, 165), Roma, Laterza, 2009. 978-88-420-8834-9
  • Richard Rorty: Kontingenz, Ironie und Solidarität. Übersetzt von Christa Krüger. Suhrkamp, Frankfurt am Main 1992 ISBN 3-518-28581-5
  • Kurt Wuchterl: Kontingenz oder das Andere der Vernunft. Zum Verhältnis von Philosophie, Naturwissenschaft und Religion. Steiner, Stuttgart 2011, ISBN 978-3-51509857-1 (Inhalt und Einleitung; PDF-Datei; 171 kB)