Konto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konto estas baza strukturo por registri fluon kaj staton de mono kaj ĉio, kion oni povas esprimi per monunuoj. Oni distingas inter bankokontoj kaj internaj kontoj uzataj ĉe librotenado.

Por ambaŭ validas:

Oni povas reprezenti konton kiel tabelon kun ajna kvanto da linioj kaj du kolumnoj nomataj debeto kaj kredito. En tiun tabelon oni enskribas monsumojn. Ĉe praktika uzo oni aldonas helpajn kolumnojn kiel dato, klarigo aŭ sinsekva numero.

Oni identigas konton per numero. Ĉe librotenado oni aldonas nomon (kompreneblan difinon). Ĉe bankokontoj oni ricevas tian (ne ĉiam senambiguan) difinon per la nomo de la kliento kaj la tipo de la konto.

Unu konto enhavas enskribaĵojn en unu valuto. Plej ofte estas la oficiala valuto de la koncerna lando, sed ekzistas ankaŭ kontoj en eksterlanda valuto.

Kontoj ĉe librotenado

Oni distingas inter kontoj

  • aktivaj, kiuj reprezentas uzon de kapitalo
  • pasivaj, kiuj reprezentas devenon de kapitalo
  • profitaj
  • malprofitaj

La sumo-diferenco inter la debetaj kaj kreditaj enskribaĵoj nomiĝas saldo. Aktivaj kaj malprofitaj kontoj altiĝas debetante, pasivaj kaj profitaj kreditante.

Bankokontoj

Principe ankaŭ bankokontoj kongruas al la supra priskribo, kaj efektive ili eniras la librotenadon de bankoj. Oni atentu, ke aktiveco kaj pasiveco estas rigardataj el vidpunkto de la banko, do bonhava konto estas pasiva, prunta konto aktiva.

Oni distingas ekzemple:

  • kurantajn kontojn [1] por trakti pagojn kaj ricevon de pagoj, ekzemple per ĝirojĉekoj, sed ankaŭ interne de la banko, ekz. kotizojn por valorpapera deponejo
  • ŝparkontojn por deponi monon (precipe malgrandajn sumojn) kontraŭ interezo
  • fiksdatajn kontojn kun simila senco kiel ŝparkontoj, sed la kliento rericevas la monon nur je antaŭdifinita dato kaj rekompence ricevas pli altan interezon
  • kreditkontojn por trakti pruntojn

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Munniksma, F. (1990) International Business Dictionary in eleven languages – Internacia komerca-ekonomika vortaro en dek unu lingvoj. Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino sub aŭspicio de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, Nederlando (IKEV)