Kontraŭdanco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kontraŭdanco
speco de danco
popola danco • socia danco
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
La kvadrilo estas kontraŭdanco
Kontraŭdancaj paŝoj

Kontraŭdanco (france Contredanse, Contredance, proksimume „danco unu kontraŭ la alia“; en la angla lingvo tradukita al country dance, do kampardanco) estas origine angla grupodanco, kiu evoluis en la 17-a kaj 18-a jarcentoj al tre populara socia danco. En la baza pozicio la dancantoj sin frontas unu kontraŭ la alia. La paroj povas danci komplikajn figurojn. Tial la kontraŭdanco ne jam estas pardanco, kiu signalas izolitan duopecon kiel la nuntempaj salonaj dancoj, sed akcentas la komunecon de pli grandaj societoj.

La muziko konsistas el periodoj po ok taktoj. Kun ĉiu periodo de la muziko la dancantoj ŝanĝas siajn movojn kaj paŝosinsekvojn. La melodioj de la muziko estas kantecaj, ili pli malfrue retroveblas en vodeviloj. La kontraŭdanco venkis dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj en tuta Eŭropo kiel enmoda danco. Variaĵoj estas ekzemple la kvadrilo, la anglezo, la ekosezo. La kvadratodanco estas ligo de anglaj kamparaj dancoj kun la franca kvadrilo.

La kontraŭdanco ankaŭ influis la klasikan muzikon. Ludwig van Beethoven komponis dek du "Contretänze für Orchestermusik" [kontraŭdancojn por orkestromuziko], el kiuj li uzis unu en la finalo de la Eroica.

John Playford publikigis en 1650 sub la titolo The English Dancing Master ampleksan kolekton da anglaj kontraŭdancoj; ĝi entenis entute proksimume 900 melodiojn de la tiamaj sociodancoj kune kun la apartenaj dancopriskriboj. La bazaj melodioj estis parte tre malnovaj kantomelodioj, kies priverkaĵojn fare de Playford oni ofte uzis eĉ ĝis en la 19-a jarcento. Nuntempe la kontraŭdancoj laŭ Playford denove apartenas al la volonte kaj ofte dancata repertuaro de multaj dancaj rondoj.

Formoj[redakti | redakti fonton]

Principe estas distingeblaj du malsamaj poziciigoj:

  • Contredanse anglaise: viro kaj virino sin frontas, la unuopaj paroj staras unu apud la alia kaj formas longan interspacon. Kutime ĉiuj viroj staras sur la unu, ĉiuj virinoj sur la alia flanko.
  • Contredanse française: la viro staras flanke de sia virino, kvar paroj staras sur la flankoj de kvadrato rigarde la kontraŭstaran paron.

El ĉi tiuj du bazaj formoj eliĝis la barokaj dancoj anglezo kaj francezo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]