Antisemitismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kontraŭjuda propagando : judo tenas la mondon en siaj manoj.

Kontraŭjudismo – ankaŭ judofobioantisemitismo respektive kontraŭsemitismo– estas konscia aŭ nekonscia ideologio, origine religia kaj poste rasisma, konsistanta en sistemo de antaŭjuĝoj kaj/aŭ diskriminaciado kontraŭ judoj. La vorto Antisemitismus estis kreita en Germanio en la 19-a jarcento.

La plej terura kontraŭjuda okazaĵo en la historio estis la popolekstermado nomata holokaŭsto, t. e. la mortigado de ses milionoj da judoj en la spaco de kelkaj jaroj, fare de la nazia diktatoreco en la kvardekaj jaroj. La «fina celo» de la Nazioj estis mortigi ilin ĉiujn, kaj efektive duono de la judoj de Eŭropo pereis tiam.

Kontraŭjudismo en antikvaj epokoj

Spuroj de kontraŭjudismo troviĝas en la Biblio mem. Oni vidu la epizodon de reĝino Ester kaj reĝo Asuero, kiu eĉ se ne tute konkrete historia certe redonas la etoson vivitan de la hebreaj komunumoj. Oni vidu ankaŭ la militojn kaj luktojn rakontitajn en la diversaj libroj de la Makabeoj. Historio rememorigas persekutojn kontraŭjudajn en Egiptiaj urboj kiel en Aleksandrio (pri kies antaŭsignoj parolas ankaŭ hebrea filozofo Filono, kaj kie en 70 pK eksplodis vera popola ribelo kontraŭ judoj kiu kaŭzis gravajn homajn perdojn en la juda komunumo), en Romo kiel rakontite de historiisto Svetonio kaj en la Agoj de la Apostoloj.

Rilate la konsiston de tiu kontraŭjudismo, la opinioj de historiistoj malsamas. Léon Poliakov, en sia verko De l'antisionisme à l'antisémitisme de 1969, emas minimumigi la vastecon de la fenomeno krom rilate tion kio okazis en Aleksandrio; Peter Schäfer[1] skribas, ke en la antaŭkristana epoko la fenomeno de kontraŭjudismo vigle prosperis antaŭe en la antikva Egiptio kaj poste plifirmiĝis en helenigitaj zonoj; laŭ Jasper Griffin Jasper Griffin ĉio reduktiĝas al sensignifaj epizodoj; Martin Goodman opinias, ke la kontrasto inter Jerusalemo kaj Romo ne povis ne okazi.[mankas fonto]

Ĉu la antaŭkristana kontraŭjudismo influis la postan kristanan kontraŭjudismon?

En nia epoko oni, inter scienculoj pri antropologoj kaj historiistoj kaj psikologoj kaj sociologoj ktp, multe esploras por malkovri la kaŭzojn originantajn la konstantan fenomenon de kontraŭjudismo; ankaŭ rilate tion la opinio diverĝas. Ĉiukaze en la postkrista kontraŭjudismo oni kalkulas precipe la akuzon pri “Dimortigo” svarminta trae de kristanaj popoloj post la forigo de la sinagogo de hebreoj kristaniĝintaj. Se tia antaŭjuĝo povis semiĝi nivele de kristanaj popoloj, ĝi, tamen, ne trovis fundamento en la teologio ĉar la krucumigo de Kristo estis lia decido por obei al sia konscienco ordonanta ke Dio estas preferenda eĉ se homoj tion kontraŭas kaj pro tio mortigas.

Moderna kontraŭjudismo

Nuntempe, multaj havas la impreson, ke kontraŭjudismo denove resurfacas en la mondo, kiel rezulto de la araba-israela konflikto aŭ kiel reago al ĝi, kaj pli precize al la tiel nomata israela okupado de la palestina teritorio kaj la forpelo de la plejmulto de la indiĝena araba loĝantaro el la ŝtato Israelo. Ĉefe en la Araba kaj Islama mondo (sed ne nur tie) komencis resurfaci teorioj pri judaj aŭ tiel nomataj cionismaj komplotoj por kontroli la mondon kaj similaj. Bona ekzemplo estas la vaste kredata mito, laŭ kiu ne estis Judoj inter la viktimoj de la atenco de la 11-a de septembro 2001 en Nov-Jorko, ĉar oni avertis ilin anticipe ne iri al la Ĝemelturoj. Fakte ja estis kelk-cento da Judoj inter la viktimoj, sed tamen ĉi tiu mito estas vaste ripetita, ĉefe en Islamaj landoj.[mankas fonto]

Difino

Laŭ la religia kontraŭjudismo, eblas por tiu kiu naskiĝis judo maljudiĝi se li forlasas la judismon kaj akceptas alian religion (tiel, laŭ kelkaj historiistoj, faris ekzemple Tomás de Torquemada, kiu mem iĝis fanatika kontraŭjudisto kaj estro de la hispana inkvizicio); laŭ la rasisma kontraŭjudismo, eĉ tiu ebleco ne ekzistas.

Etimologio

La evitinda vorto antisemitismo, paŭsita laŭ naciaj lingvoj, devenas de la fakto ke la judoj origine estis semidoj. Tiu ĉi vorto indikas popolojn, kiuj parolas semidajn lingvojn, kiel la araban, la hebrean, la amharan kaj aliajn, do ĝi ne signifas nur judo. Konklude, la ĝustaj vortoj en Esperanto estas kontraŭjudismo/kontraŭjudisto/kontraŭjudajudofobio/judofobiulo/judofobia.

Historio

Forpelo de judoj:

  • 1290 en Britio
  • 1306 en Francio
  • 1492 en Hispanio

Fine de la 1800-aj jaroj: pogromoj en Rusio

Leĝoj pri judoj en Hungario

  • 1920 unua leĝo (Numerus Clausus) de Teleki Pál
  • 1928 leĝon nuligis BETHLEN pro ekstera premo
  • 1938 unua leĝo pri judoj
  • 1939 dua leĝo pri judoj
  • 1941 tria leĝo pri judoj
  • senagrigo
  • 1944-04-05: deviga portado (surkudrigo) de flava stelo

Sed krom la menciitaj, multaj legoj tuŝis malfavore (ekskludis) la judojn (ĉ. 22 inter 1938 kaj 1944), ĝis fino de la milito 280 leĝoj.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Peter Schäfer Appointed Perelman Professor of Judaic Studies

Eksteraj ligiloj