Kontraŭkulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kontraŭkulturo estas dekomence kaj iel sinonimo de la hipia movado. Ĝi tamen enhavas ankaŭ la ĉemarĝenajn kulturajn movadojn. Kutime la kontraŭkulturo venas de protestemaj junuloj. En Usono la studentoj manifestaciis kontraŭ la ŝtata edukada politiko. En Francio la kontraŭkulturo naskiĝis post la eventoj de majo 1968, kiam la studentoj de Parizo kaj Rennes postulis multajn ŝanĝojn. Inspirite de maldekstraj ideoj (de Marks, Engels, Mao, Che Guevara ktp) tiu movado koncernis pli la politikon ol la kulturon.

La plej granda ŝanĝiĝo komenciĝis en 1969 aŭ en la fino de la 1960-aj jaroj. La rok-festivalo de Woodstock markis la komencon de la movado. Tie oni vidis nature diferencojn inter la malnova muziko (de antaŭ la dua monda milito) kaj la nova, kiu estis kontraŭ la punkolumo trudita de maljuna kaj milita elito. Tio estis unu el la punktoj postulita de la juna popolo kontraŭ la generalo De Gaulle.

Kie estas la diferencoj?

La unua ŝanĝo ekvenis de la ĵazo; la nigra popolo kantis por denunci la rasismon kaj la apartismon. La kulturo amplekse enhavas la skulptarton, la muzikon, la veston, la literaturon ktp; pro la ekonomia komforto la junularo povis kanti aŭ produkti verkojn, kiujn ili deziris. En la komenco de 1970, oni vidis eksplodon de la protestemaj artoj. En Usono, la junuloj ne plu volis esti mortigita por nenio, la tuta popolo deziris ne perfortajn ideojn kaj agojn. Ideoj kiel Flowerpowerla paco kaj amo, karakterizaj al la hipia movado plifuroris. La disvolvo de tiuj ideoj en la diversaj artoj faris specifan kulturon.

La surtroniĝo de la kontraŭkulturo en kaj post la 1960-aj jaroj laŭ ia maniero anstataŭis la oficialajn kulturon kaj bildon de la antaŭa epoko. La ŝanĝo de la vestoj, la eksplodo de muzik-repertuaro kun la helpo de famaj kaj eklektikaj grupoj aŭ kantistoj kiel Jimi Hendrix, The Beatles, Joan Baez, Magma, Louis Armstrong, Elvis Presley, Bob Dylan, John Lennon ktp faris kontraŭan kulturon.

Siouxsie Sioux

La propraĵo de la kontraŭkulturo (aŭ nomita hodiaŭ underground) estas resti ĉe la marĝeno de la "oficiala kulturo". Hodiaŭ oni havas kontraŭkulturon kun la Gotmovadon, la modo por la barata aŭ baratdevena kulturo, la deziro de la simplaj kaj alternativaj aferoj...

Sekso kaj drogo

La kontraŭkulturo ĉefe en la jaroj 1960-aj, signifis ian liberecon de la sekso. Libereco aŭ elprizoniĝo de kristandevena puritanismo, kiu trudis dum jaroj kaj jaroj ununuran manieron rigardi sekson; la reproduktado kaj la kondamno de la plezuroj.


Epoko de liberigo de la plezuroj, kiu ne komdamnis la samseksemecon, ĉar ĝi estas parto de la homo. Hodiaŭ, kun tiuj ŝanĝoj oni vidas en pluraj landoj (Francio, Belgio, Kanado...) leĝojn por leĝigi la samseks-rilatojn. Nature, la sekso ne devenis simple de viro kun viro aŭ virino kun virino, do por la rilatoj malsamsekso modifiĝis. La ŝanĝo efektiviĝis kun la veno kaj la ĉeesto de la plezuro en la seksaj rilatoj. La postuloj de la virinoj en la mondo permesis pere de la kontraŭkoncipo la eblecon redukti la submeton de la virinoj de siaj edzoj.

Kanabo, simbolo de drog-liberigo

Tempo de libereco, movado kun la rastafario, kiu uzas kaj konsumas kanabon, kontraŭkulturo povas ankaŭ esti sinonimo de drog-uzo. Malrajtigita de la religiaj aŭtoritatoj kaj la elitoj, la drogo permesas al cerbo elŝteligi aŭ malstreĉigi. Ĝia uzo estas hodiaŭ ankoraŭ malpermesita krom en kelkaj kazoj medicine indikitaj. Eviti la malpermeson estas regulo en alternativa kulturo.

Vidu ankaŭ