Kontraŭnaciismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kontraŭnaciismo signas ideojn ligitajn kun opozicio al naciismo, laŭ kiuj tiu estas nedezirinda aŭ danĝera. Kelkaj kontraŭnaciistoj estas homamikoj aŭ humanistoj, kiuj alstrebas idealan mondan komunumon kaj identigas sin mem kiel mondcivitanojn. Ili malakceptas ŝovinismon kaj militarismon, kaj deziras, ke homoj vivu en paco anstataŭ en senfina konfliktado. Ili ne nepre kontraŭas la ekziston de landoj, naciaj ŝtatoj kaj ŝtataj landlimoj, nek kulturkonservadon aŭ identecpolitikon.

Kelkaj kontraŭnaciistoj opozicias kontraŭ ĉia naciismo, ankaŭ la etna naciismo de subpremataj malplimultoj. Tiuspeca kontraŭnaciismo en sia tipa formo pledas por la abolicio de ŝtatoj kaj landlimoj. Varioj de tio ofte troviĝas en teorioj de marksismo, precipe ĉe trockiistoj, kvankam multaj trockiistoj kiel Chris Harman pretis subteni unuopajn, laŭ ili progresivajn, naciajn luktojn. Pli lastatempe, kelkaj grupoj devenaj de la maŭisma tradicio de marksismo alproksimiĝis al ĉi tiu konsekvence kontraŭnaciisma starpunkto alimaniere ol la trockiistoj, dirante, ke opozicio kontraŭ ĉia naciismo finfine fortigas la proletan internaciismon.

La anarkiismo disvolvis naciismo-kritikon, kiu enfokusigas la rolon de naciismo ĉe la pravigo kaj firmigo de ŝtataj regpovo kaj dominado. Per sia unuiga celado, naciismo alstrebas centralizadon, kaj en specifaj teritorioj kaj en reganta elito, dum ĝi preparas loĝantaron por kapitalisma ekspluatado. Ene de la anarkiismo, la temon amplekse traktis Rudolf Rocker en Nationalismus und Kultur kaj Fredy Perlman en verkoj kiel Against His-Story, Against Leviathan kaj The Continuing Appeal of Nationalism.

Arthur Schopenhauer malakceptis naciismon, vidante ĝin kiel forlason de persona identeco. Ankaŭ la filozofion de Friedrich Nietzsche oni povas taksi kontraŭa al ĉia naciismo (kvankam li kontraŭis ankaŭ preskaŭ ĉian alian movadon kaj ideologion).

Laŭ unu opinio, rasismo kaj naciismo estis aboliciitaj kaj leĝe malpermesitaj en la Mezoriento, kiam Mohamedo transprenis per la islamo la politikan regpovon. Poste, la kalifoj evoluigis specon de islama egaleco per la ekspansianta transnacia kalifuja ŝtato. Kontraŭnaciismaj movadoj ene de la islamo baziĝas je ordonoj de la Korano kaj eldiroj de Mohamedo (haditoj). Pri Mohamedo oni scias, ke li multe referencis al la malbonoj de naciismo, ekzemple en la eldiro: "Homoj devus rezigni sian fieron je nacioj, ĉar tio estas ardanta karbo el la karboj de la infera fajro. Se ili je tio ne rezignos, Dio konsideros ilin pli malaltaj ol malalta fekaĵskarabo, kiu trapuŝas sin tra fekaĵo." En sia lasta prediko al sia popolo ĉe la monto Arafat en la jaro 632 li diris: "La tuta homaro devenas de Adamo kaj Eva; nek havas arabo superecon super ne-arabo nek havas ne-arabo superecon super arabo; ankaŭ blankulo havas neniun superecon super nigrulo nek nigrulo havas superecon super blankulo, krom se per pieco kaj bonaj agoj." Aliflanke, multaj islamanoj militis unuj kontraŭ aliaj pro tribeco aŭ nacieco, kaj kritikantoj opinias religian naciismon ne pli bona ol etna naciismo.

Famaj kontraŭnaciistoj[redakti | redakti fonton]