Kontraŭspionado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kontraŭspionado aludas al la penoj kiujn la spionadaj organizaĵoj faras por serĉi aliajn malamikajn agentejon kiuj provas akiri informadon por uzi tion kontraŭ la unuaj.

Pluraj disciplinoj estas engaĝitaj por protekti la spionan ciklon. Kontraŭspionado estas parto de la spionsekureca ciklo, do, laŭe, estas ankaŭ parto de la spiona mastrumado. Estas rolo de spiona ciklo protekti la proceson kapti informadon. Nuntempe, tio estas defioj ĉar diversaj minacoj ekzistas kontraŭ la ŝtataj spionado kaj defendo.

Celoj[redakti | redakti fonton]

Praktike, diversaj misioj estas asociitaj kun kontraŭspionado:

  1. Defenda kontraŭspionado. Tia analizo estas la praktiko serĉi sekurecajn erarojn en la propra organizaĵo. Ankaŭ, tio enhavas fermi kaŝitajn truojn se tio estas necesa.
  2. Ofensiva kontraŭspionado. Tio estas la kolektado de teknikoj kiujn la agentejo uzas por malkovri fremdajn informulojn kaj, post tio, aresti ilin, forpeli ilin aŭ uzi ilin por damaĝi fremdajn organizaĵojn.
  3. Protektado de operacio. Tio estas humanaj operacioj en fremdaj landoj pensataj por kovri fosaĵojn en nacia agentejo de el ekstero.

Rilatoj kun aliaj sekurecaj organizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Multe da ŝtatoj organizas la kontraŭspionadan agentejon divide. Tradicie, ili diferencas inter informa kolektaro kaj kontraŭspionado. Kutime, ekzistas loka servado, eble parto de pli granda organizaĵo kiel la usona Federal Bureau of Investigation (FBI).Britio havas apartan sekurecservon, nome la fama MI5, kiu, kvankam ne havas polican kontrolon, laboras intime kun la Special Branch, kiu povas aresti, akiri kaj disvolvi informon.

Armea organizaĵo havas siajn proprajn kontraŭspionadajn fortojn, eble por konduki protektajn operaciojn kaj hejme kaj alilande. En ĉiu nacio povas ekzisti diversaj miksaĵoj de civilaj kaj armeaj operacioj. Ekzemple, kiam ofensiva kontraŭspionado estas misio de la Usona Kaŝa Servado de la CIA, defensiva kontraŭspionado estas misio de la Usono Ambasada Sekureca Servado (DSS de la angla U.S. Diplomatic Security Service), Ŝtata Kupeo, ĉar ili laboras en protekta sekureco por dungitoj kaj informadoj procezataj alilande [1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]