Kontraŭvarma ŝildo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kontraŭvarma ŝildo (aŭ varmegorezista ŝildo) estas protekta tavolo fiksita sur la ekstero de kosmoveturilo. La celo estas protekti la internon kontraŭ la varmego kaŭzita per la frotiĝo dum la reveno en la atmosferon. La rapideco de la kosmoveturilo estas tre granda kaj ĝi malrapidiĝas pro la frotiĝo. Sen la protekta ŝildo ĝi ekhavus grandan damaĝon aŭ eĉ tute bruliĝus.