Kontrabaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
KONTRABASO
KONTRABASO
Klasifiko

Kordinstrumento

Ton-amplekso
Range contrabass.png
Parencaj instrumentoj
v  d  r
Information icon.svg
Aspekto flanka kaj antaŭa de moderna kontrabaso kun franca arĉo

Kontrabaso estas kordinstrumento kiu estas la plej granda membro de la familioj de violonoj kaj havas la plej malaltan tonalton. Ĝi vaste uziĝas en okcidenta muziko orkestra, rok-muziko, ĵazo kaj blugreso. Oni ludas ĝin aŭ arĉante aŭ plukante la kordojn. Oni opinias ke ĝi estas la nura gambovjolido moderna, sed ĝia origino daŭras debatinda.

La kontrabaso havas multajn similaĵojn kun la aliaj violonfamilianoj, ekz. f-truojn, postpecon, voluton, internan sonfoston, internan basostangon, kaj nefretatan fingrotabulon. Simile al la violonĉelo, la kontrabaso havas, ĉe ĝia bazo, ekstremaĵopinglon, kiu kontaktas la plankon kaj apogas la muzikilon. Diferencoj inkludas deklivantajn ŝultrojn, anguligatan dorson kaj agordomeĥanismon kiu anstataŭigas frotadon per helica dentrado. Ne ekzistas dezajno norma, do unu kontrabaso povas aspekti kaj soni tre malsimile ol alia.

La fabrikomaterialoj plej ofte uzata estas acerligno (dorso, kolo, ripoj), piceligno (supro) kaj ebonligno (fingrotabulo, postpeco). Malpli multekostaj muzikiloj povas havi supron, dorson kaj ripojn faritajn el tavolligno, kiu ankaŭ faras ilin kontraŭstarajn al ŝanĝoj temperaturaj kaj humidaj. Oni povas fari ilin el materialo kompunda por fari ilin fortikajn. Antaŭ la malfruaj 1900-oj oni kutime uzis kordojn el katguto, sed nuntempe oni kutime uzas kordojn el ŝtalo.

La arĉo de la kontrabaso havas du apartajn formojn. La unua estas la "Franca" aŭ "mansupra" formo, kiu similas la arĉojn de la aliaj violonfamilianoj, kaj kiu simile teniĝas kaj uziĝas. La alia estas la "Germana" aŭ "Butler"-a, kiu estas pli dika kaj pli mallonga. Oni tenas ĝin en pozicio manprema.

Ludante la muzikilon, kontrabasistoj povas aŭ stari aŭ sidi, kvankam solistoj kutime preferas stari. Starante oni alĝustigas la longon ekstremaĵopinglan, por meti la ponton proksime al la mano dekstra.

Ĉar la kontrabaso havas tre malaltan tonalton, ĝia sono ne bone projekcias kaj ĝi estas mallaŭta. Do orkestroj uzas 4-8 kontrabasoj unisone ludantaj, por fari ilin aŭdeblajn. Kiam komponistoj verkis kontrabasajn partojn solajn, ili verkas mallaŭtan akompanon orkestran. Por ludi ĵazon kaj bluson oni kutime amplifas la kontrabason.

La kontrabaso estis populara kiel muzikilo sola en la 18-a jarcento, kaj multaj komponistoj popularaj verkis muzikaĵojn solajn por ĝi. Iom post iom orkestroj bezonis pli lautajn muzikilojn kun pli malalta tonalto, kaj la kontrabaso disvolviĝis por akomodi ĉi tiujn bezonojn. En la Baroka kaj Klasika eraoj, kontrabasoj kutime duobligis la parton violinĉelan. En la 19-a jarcento oni ekverkis muzikaĵojn kiuj postulis virtuozan ludadon. En la 20-a jarcento multaj komponistoj renomaj verkis pecojn kontrabasajn, inkluzive ĉambromuzikaĵojn kaj solojn orkestrajn. Ankaŭ ekzistas ensembloj muzikaj farataj tute de kontrabasoj, kaj multaj komponistoj verkis pecojn por tiaj ensembloj.

Kiam muziko ĵaza anstataŭigis prezentadolokojn subĉielajn per drinkejoj kaj bordeloj, la kontrabaso iom post iom anstataŭis la kojltubjon por ludi la linion basan. Basistoj ludis la "bason marŝantan", kiu estas gamobazita lineo skizanta la harmonion. Ĉar neamplifataj kontrabasoj estas la plej mallaŭtaj muzikiloj en bandoj ĵazaj, multaj ludistoj de la 1920-oj kaj la 1930-oj uzis "stilo polmobata" por pluki la kordojn. Ili polmobatis kaj tiris la kordojn por fari ritman sono kiel polmbato kontraŭ la fingrotabulon. En la 1970-oj iom da bandoĉefoj ekanstataŭas la kontrabason per la gitaro basa, sed la kontrabaso ankoraŭ vaste uziĝas en ĵazo.

La kontrabaso estas la plej ofte uzata muzikilo basa en muziko blugresa kaj estas preskaŭ ĉiam plukata. La kontrabasisto estas parto de la sekcio ritma, kaj responsas por konservi la takton.

Kiam ritmenbluso disvolviĝis en la 1940-oj, bandoj uzis la kontrabason por ludi la linion basan. Ĝi restis integra parto de bandoj pop-muzikaj tra la 1950-oj kiam rok-muziko ekiĝis. Tamen la kontrabasistoj devis konkuri kun pli laŭtaj muzikiloj latunaj, kaj pli malfrue kun elektraj gitaroj. Do basistoj ekuzis la gitaron basan. En la 1980-oj oni ekinteresiĝis pri frua rok-muziko kaj muziko kontrea, kaj la kontrabaso repopulariĝas.

Kontrabasisto